Se por iuj homoj la ŝtatlingvo estas la sama lingvo al la aktuala monda lingvo, por ili ne nepre indas lerni fremdan lingvon.

Se por iuj civitanoj la ŝtatlingvo diferencas de la monda lingvo, ja grave konsilendas por ili lerni la mondan lingvon kiel fremdan lingvon. Ŝtatlingvon oni ĉiel davas firme finlerni, por trovi konvenan laborlokon, por elturniĝi dum vivo efike, sukcese en respektiva lando.

Nelonge estiĝis registara propono instrui ne unu, sed du fremdajn lingvojn en lernejoj. Tio vekis diversajn reagojn, kaj konsente, kaj malkonsente pri tiu propono.

Tiu propono tamen neniun konsilas *ne lerni* la anglan lingvon, sed lerni ankaǔ alian fremdan lingvon.

Antaǔ kvardek-kvin jaroj, kiam la angla lingvo ankoraǔ ne atingis tiun nunan disvastiĝon, mi devis lerni en lernejo ekde la kvina studjaro la unuan devigan, sed tamen libere elekteblan fremdan lingvon. Post kvar jaroj, ekde la naǔa studjaro mi devis lerni devige iun pluan, libere elekteblan fremdan lingvon, kaj pluse, dum unu jaro, lerni devige ankaǔ la latinan lingvon.

Krom tio, la ŝtatlingvo en tiu lando, kie mi vivis, ne estis la sama al mia patrinlingvo, do mi devis lerni firme ankaǔ tiun ŝtatan lingvon.

Fine mi konatiĝis kun kvar fremdaj lingvoj, el kiuj mi scipovas plej bone tiun ŝtatan lingvon, poste tiun, kiun mi lernis dum ok jaroj, kaj malpli profunde tiun, kiun mi lernis dum kvar jaroj, kaj mi havas imagon ankaǔ pri la strukturo de la latina lingvo, kiun mi devis lerni dum unu jaro.

Mi do povas certigi tion, ke ajnan fremdan lingvon ne eblas bone uzi, se oni ne konas minimume du fremdajn lingvojn, krom patrinlingvo. Escepto estiĝas nur en tiu kazo, kiam oni lernas iun fremdan lingvon en tiu respektiva lingva medio (ekz. se oni vivas kelkajn jarojn inter parolantoj de tiu fremda lingvo).

Mi spertas ĉe la plimulto de Esperantistoj, ke ili uzas Esperanton laǔ patrinlingvaj uzkutimoj. Tiu misa lingvouzo plifortigas iliajn memfidojn pri tiu erara lingvaĵo, se ili uzas Esperanton ene de la sama patrinlingva medio (aǔ lingvomedio simila al patrinlingvo).

Ili fakte pensas kaj vortumas plene patrinlingve, per patrinlingvaj vortoj kaj esprimoj, idiomaĵoj koditaj laǔvorte al Esperanto. Tio estas iom simila al tiu skribmaniero, kiam oni skribas ekz. hungarlingve, sed uzante cirilajn literojn.

Tiuj, kiuj scipovas bone pli, ol unu framdan lingvon (ekz: krom Esperanto ankaǔ iun alian), povas pli facile malkovri siajn ”emojn” traduki laǔvorte (do erare), kaj povas pli efike korekti sin.

Tiuj, kiuj scipovas bone eĉ pli multajn fremdajn lingvojn, povas eĉ pli efike eviti salamandradi. Escepto estiĝas kaze de tiuj, kiuj en familio alkutimiĝis uzi Esperanton tute laǔ patrinlingvaj uzkutimoj (alie ili eĉ ne povus, ĉar E-o estas grave mankhava pri konsekvencaj lingvoreguloj).

Ili do iĝas preskaǔ ”denaskaj”, tamen uzas t.n. patrinlingv-Esperanton, kiu aspektas nebule por tiuj, kiuj lernis korekte Esperanton (laǔ spertoj akiritaj en aliaj fremdaj lingvoj).

Mi rimarkis ĉe multaj hungaraj t.n. ”denaskaj” Esperantistoj, ke alkutimiĝis forlasi subjekton, objekton, foje eĉ verbon en frazoj, eĉ ekster kunteksto. Tio estas, ĉar en hungara lingvo uzatas kompleksaj vortoformoj, kiuj povas anstataǔi subjekton, objekton, eĉ verbon.

Oni povos pli efike, malpli erare uzi ankaǔ la aktualan mondan lingvon (la anglan), se krom la angla oni lernos ankaǔ iun alian fremdan lingvon. Ajna fremda lingvo helpas onin por lernakiri pli facile, kaj precipe pli korekte la sekvan fremdan lingvon. Regi plurajn fremdajn lingvojn helpas onin uzi ĉiun regatan fremdan lingvon pli bonkvalite.

La enkonduko de du devige instruotaj fremdaj lingvoj certe helpos ankaǔ al la kvalito de lingvoscipovo ĉe Esperantistoj.