Memoro
-
Arĝenta lunlum’
Dolĉe odoras floroj.
Maja vespero.
El foro stele brilas
Viaj okuloj por mi.
-
02 Jun 2016
See all articles...
Authorizations, license
-
Visible by: Everyone (public). -
All rights reserved
-
684 visits
Jump to top
RSS feed- Latest comments - Subscribe to the feed of comments related to this post
- ipernity © 2007-2024
- Help & Contact
|
Club news
|
About ipernity
|
History |
ipernity Club & Prices |
Guide of good conduct
Donate | Group guidelines | Privacy policy | Terms of use | Statutes | In memoria -
Facebook
Twitter
Dankon!
Jen la teksto de la poemo de Nikolajs Kurzens:
AŬTUNA ELEGIO
Hieraŭ pluvis, kaj hodiaŭ pluvas
kaj morgaŭ same, lace glitos gutoj;
kaj same, lace iros la minutoj
de mia viv', sencela kaj enua.
Ja ĉiu tag' forlavas rabe ion!
ja ĉiu nokto portas ion for!
ja de l' pasinto restas nur memor'!
ja por l'estonto havas mi nenion!
Ne fendas plu ĉielon fulma glavo,
ne tremas tondre plu la firmamento.
Ĉe la anguloj ploras ftiza vento,
kaj pluvas, pluvas, pluvas - tag' post tago.
Kaj ĉiu tag' forlavas rabe ion,
kaj ĉiu nokto portas ion for;
kaj de l' pasinto restas nur memor'
kaj por l' estonto - havas mi nenion...
Hieraŭ pluvis, kaj hodiaŭ pluvas
kaj morgaŭ same, lace glitos gutoj;
kaj same, lace iros la minutoj
de mia viv', sencela kaj enua.
Ja ĉiu tag' forlavas rabe ion!
ja ĉiu nokto portas ion for!
ja de l' pasinto restas nur memor'!
ja por l'estonto havas mi nenion!
Ne fendas plu ĉielon fulma glavo,
ne tremas tondre plu la firmamento.
Ĉe la anguloj ploras ftiza vento,
kaj pluvas, pluvas, pluvas - tag' post tago.
Kaj ĉiu tag' forlavas rabe ion,
kaj ĉiu nokto portas ion for;
kaj de l' pasinto restas nur memor'
kaj por l' estonto - havas mi nenion...
Sign-in to write a comment.