La 11-a de aprilo, naskiĝtago de Attila JÓZSEF(pr. atila joĵef) estas Tago de la poezio.

Jen mallonga poemo de Attila JÓZSEF ne la plej karakteriza lin, tradukita de Imre Szabó https://www.ipernity.com/home/32699

Kulturo

Laciĝis la floro odori.

Ĝin tedis,

kial diable ni ĝin sur tablon metis.

Ĝi strebis ĵeti ombron,

pli grandan ol en la ĝardeno,

kaj ĝi laciĝis, kiam ni ne priatentis.



Sed mi rimarkis.