Estas somero
Bunta papilio dancas
Sur la lavendo

Bunta papilio
Dancadas kun zefiro
Senombra brilo

Lilaj lavendoj
Alloge bonodoras
Dancas papilio



Velkanta rozo
Akra sunbrilo murdas
Ĝin, flora sorto





Matena roso
Larmogutojn feinajn
Ploras la rozo?

Sur ruĝaj rozoj
Magiaj kristalgloboj
Brilas rosgutoj

Jen rozo brilas
Sur ĝi aventurema
Formiko iras

Sur flava rozo
Brilas kristalglobetoj
Forpasis pluvo