Karaj,

Certe vi konstatas, ke nia listo FOTE-Foto Organizo Tutmonda de Esperantistoj estas pli ol dormema.

La du lastaj mesaĝoj, de Juanjo (Hispanio) kaj de mi (Francio), datumas de la 11a de aŭgusto 2011 !

Tio montras, ke tiu formo de interŝanĝoj ne estas bone adaptita al la celo.

Kion fari ?

Mi scias, ke ĉinoj, ne havas aliron al Facebook, kie mi havas konton :
www.facebook.com/henri.masson.9

Mi mem estas ĉe Ipernity, eble ankaŭ kelkaj el vi :
www.ipernity.com/home/32119

Ŝajnas al mi, ke Ipernity estas senprobleme alirebla por ĉinoj. ĝia interfaco en la ĉina estis farita pere de Esperanto. Almenaŭ, mi havas per ĝi plurajn kontaktojn en Ĉinio.

Mi ne konas miraklan solvon. Ekzemple, ĉe Ipernity, mi apartenas al pluraj grupoj, sed mi preskaŭ neniam vizitas ilin. Ekzemple i.a. "Rosen", dediĉita al fotoj pri rozoj, kiu ne estas specife esperantlingva kaj al kiu mi strebas aldoni dulingvajn komentojn por tamen atentigi iomete pri Esperanto ;-)

Same pri Facebook...

La avantaĝo de Ipernity estas, ke eblas aperigi ne nur fotojn. Eblas aperigi fotoalbumojn, sed ankaŭ videojn, elŝuteblajn dokumentojn (PDF) kaj artikolojn (tamen mi jam plurfoje havis problemon pri artikoloj, kiam ilia longeco superis pli malpli 22 000 signojn kaj spacojn).

Juanjo sugestis Instagram kaj stickygram : La avantaĝo de la unua estas, ke ĝi ebligas sendon de fotoj per poŝtelefono (mi mem ne havas ĝis nun kaj mi ne estas telefonema ;-)).

Tamen mi tralegis artikolon Instagram, le réseau qui ringardise Twitter (~ la reto, kiu eksmodigas Twitter) kaj trovas en ĝi pozitivajn aspektojn, i.a. en tio, ke ĝi estas malpli anglosaksa ol Twitter (kun kiu mi jam plurfoje havis problemojn pri identigo, ankoraŭ nun).

La dua ne interesas min.

Ekzistas ankaŭ Flickr :
www.flickr.com

Tio, kio ĉefe interesas min estas io publike alirebla (por montri ke Eo funkcias kaj estigi intereson pri la lingvo), kiu ebligus aperigi ne nur bildojn (fotojn, desegnojn, ilustraĵojn) kaj videojn, sed ankaŭ dokumentojn (ekz. PDF), kaj ankaŭ artikolojn; kiu ebligus komunan laboron, serĉadon, esploron, kontribuon al evoluo de la foto-terminaro, t.e. laboro, kiun jam faris Charles Verax antaŭ pli ol... jarcento :

Foto-Revuo, internacia, monata revuo kun ilustrajoj, "revue mensuelle illustrée"... Direkcio Charles Mendel... 1re année, n° 2, novembre 1906 [-n° 9, juin 1907].

En la Enciklopedio de Esperanto (PDF-versio) oni povas legi pri li :
Verax (veraks) Charles, (ps. Karlo Verks), franco, fotografisto. Nask. 28 febr.. 1873 en Paris. E-iĝis en 1902. Per longa kunlaborado en Int. Scien­ca Revuo li akiris kompetentecon pri teknika terminaro, kaj fariĝis speci­alisto en tiu afero. Fondis kaj redak­tis „Foto-revuo“ (1906-1909). Fondis „Scienca Gazeto“ (1912-1914). Ver­kis: „Elementa Fotografa Optiko“, 1906. „Vocabulaire français-E des termes... en photograhie“, 1907. „Voca­bulaire technique et technologique français-E“, 1908. „Enciklopedia Vor­tareto E-a kun franca traduko kaj difinoj en E“ 1910. (Tiuj du „vortaretoj“ fakte estas gravaj kaj funda­mentaj verkoj por studo de teknikaj vortoj). L. K. de 1909. Dir. de la Komisiono por teknika lingvo 1911.

La foto fontas el "Trovanto"

Verax kontribuis ankaŭ al Internacia Scienca Revuo. Jen, ekzemple, titoloj de artikoloj, kiujn li, laŭ "Trovanto", skribis pri foto en ĝi :

Densigo kaj heligo de la negativaj kliŝoj fotografaj

Verax, Charles
In: Internacia scienca revuo. - Paris, 1904. - [1] (1904), 3, S. 82 - 85; 1904

Elementa fotografa optiko : originale verkita en Esperanto
Verax, Charles
Paris : Presa Esperantista Societo; 1906

La konsisto de fotografaparato
Verax, Charles
In: Internacia scienca revuo. - Paris, 1904. - [1] (1904), 6, S. 174 - 178; 1904
Kaj foto pri li el Trovanto :

La plej freŝdata verko, kiu povus helpi por terminaro, estas :
"Lexique des termes scientifiques , Mathématique, physique, informatique, français-esperanto, esperanto-français" de Jacques Joguin (Parizo : L'Harmattan, 207 p. 14x22, 2002 — ISBN 2747527107

Vd ankaŭ ĉe STEB :
Fototekniko : www.eventoj.hu/steb/ingxenierado/ceteraj/cxiutaga-fotado/fotado.htm
Fotografia vortaro : www.eventoj.hu/steb/vortaroj/fotografio/fotografio.htm

Finfine mi opinias, ke nova grupo devus pritrakti ankaŭ filmadon, ĉar novaj ciferecaj fotoaparatoj pli kaj pli ebligas teknike bonan kvaliton de filmado (HD — Altdifina televido). Oni trovas tiajn kompaktajn aparatojn foje eĉ por malpli ol 300€. Ekzemple, la video pri Mikaelo Bronŝtejn en La Roche-sur-Yon estis farita per kompakta aparato Panasonic Lumix DMC SZ7 apenaŭ pli dika ol poŝtelefono, kiu jam dufoje falis teren de 50 cm el mia poŝo, ambaŭfoje sur malmola kahelo :-( kaj tamen plue "vivas" ;-)

Do, por pripenso...

Amike.
Henri

Jen ĉi poste propono por kreo de laborgrupo sub preskaŭ simila nomo.
Bonvena estos via opinio, same pri sugestoj kaj rimarkoj :


EO


FOTE — Foto-Organizo Tutmonda de Esperantouzantoj


Celo — Arigo de interesiĝantoj pri apliko de fotografado kaj videofilmado, kiel artoj aŭ kiel komunikrimedoj, same por amatoroj kiel por profesiuloj aŭ personoj, kiuj deziras komenci aŭ perfektiĝi. Tial eblas enmeti ne nur fotojn sed ankaŭ filmojn, elŝuteblajn dokumentojn PDF; redakti artikolojn pri la ekzistanta materialo same kiel pri malnova; pri fototekniko; kontribui al riĉigo de la terminologio; anonci foto aŭ video-konkursojn; serĉi, esplori, konsili, ktp.

FOTE estas provizora grupo. Ĝi funkcios ĝis kiam prezentiĝos pli taŭga kadro por enmeti materialon pri fotografio kaj videofilmado.

FOTE estas publika grupo, kies laborlingvo estas Esperanto, sed ĉiu aŭtoro povas aldoni tradukon aŭ resumon en la lingvoj, kiujn li aŭ ŝi regas. Fuŝtradukoj estas tamen evitendaj : ne bonvenaj estas aŭtomataj tradukoj sen serioza korektado.

Reguloj de funkciado — Ili konformiĝas al la Ĉarto de Ipernity por membroj (ĝi aperas en la tute malsupre elektita interfaca lingvo) :
www.ipernity.com/about/guidelines

FR

FOTE — Organisation mondiale photographique des usagers de l'espéranto


But
— Rassembler les personnes intéressées par l'application de la photographie et de la prise de vue vidéo comme arts ou comme moyens de communication, aussi bien pour les amateurs que pour les professionnels ou les personnes qui souhaitent débuter ou se perfectionner. C'est pourquoi il est possible de mettre non seulement des photos mais aussi des films vidéo, des documents téléchargeables en PDF, de rédiger des articles sur le matériel existant aussi bien que l'ancien, sur la technique photo, de contribuer à l'enrichissement de la terminologie, d'annoncer des concours photo ou vidéo, etc.. Ce groupe est provisoire et fonctionnera jusqu'à ce qu'un cadre plus adéquat se présentera pour y mettre du matériel sur la photo et la prise de vue vidéo.

FOTE est un groupe public dont la langue de travail est l'espéranto, mais tout(e) auteur(e) peut ajouter une traduction ou un résumé dans les langues qu'il ou elle maîtrise. Les traduction bâclées sont cependant à éviter : la traduction automatique n'est pas bienvenue sans correction.

Règles de fonctionnement : elles se conforment à la Charte d'Ipernity (elle apparaît dans la langue d'interface choisie tout en-bas):
www.ipernity.com/about/guidelines