Simboloj de la olimpika devizo kaj de la Internacia Lingvo Esperanto

Latine : Citius, Altius, Fortius
Esperante : Pli rapide, pli alte, pli forte
France : Plus vite, plus haut, plus fort
Angle : Faster, Higher, Stronger
Germane
: Schneller, Höher, Stärker
Hispane : Más rápido, más alto, más fuerte
Estone : Kiiremini, kõrgemale, tugevamini
Litove : Svarbiausia ne laimėti, bet dalyvauti
Finne : Nopeammin, korkeammalle, voimakkaammin
Itale : Più veloce!, più in alto!, più forte
Malte : Aktar veloċi, aktar fl-għoli, aktar b'saħħa
Norvege (Bookmal) : Hurtigere, høyere, sterkere
Norvege (Nynorsk) : Raskare, høgare, sterkare
Ruse : быстрее, выше, сильнее
Ukraine : Швидше, вище, сильніше
Ĉine : 更高,更快,更強

Tiun devizon uzis unuafoje la franca dominikana pastro Henri Dido en 1891, do kvar jarojn post la publikigo de la unua lernolibro de la Internacia Lingvo de D-ro Esperanto (Varsovio, 26an de julio 1887).

Plej bone aplikeblas tiu devizo al Esperanto. Kial ?
  1. Pli rapide, ĉar se la celo estas pli rapide atingi kontentigan nivelon de lingva interkompreniĝo, Esperanto estas la plej rapida kaj la plej efika rimedo.
  2. Pli alte, ĉar la nivelo de interkompreniĝo atingebla per Esperanto en difinita tempodaŭro estas multe pli alta.
  3. Pli forte, ĉar Esperanto pli ol alia lingvo stimulas la senton pri kapablo lerni aliajn lingvojn (propedeŭtika valoro); sekve ĝi plifortigas la scivolemon pri lingvoj, la emon lerni pliajn aliajn. Krome, pli efike ol sporto — kiu plifortigas esence spiriton de konkurenco kaj rivaleco —, ĝi plifortigas la senton de aparteno al sama familio : la homaro.*
Olimpikaj ringoj Cetere, la kvinringa kaj kvinkolora simbolo de Olimpiko estas Esperanto stelo, la emblemo de Esperanto komparebla al la kvinpinta (verda, t.e. la koloro de espero) stelo de Esperanto, kiu simboligas la kvin kontinentojn.


  • EN — “The closest thing to a universal human language today is English, he added, but English in many ways fails to live up to Zamenhof's dream, which was to help create a more egalitarian world.“ Jonathan Pool, politologo, fakulo pri lingva politiko (USA / Usono / États-Unis : “National Geographic“, 15-12-2009.
  • EO — “Kvazaŭa universala homa lingvo hodiaŭ estas la angla, sed la angla multrilate ne plenumas Zamenhofan revon, kiu celis helpon al estigo de pli egalrajteca mondo.
  • FR — “La chose la plus proche d'un langage universel humain est aujourd'hui l'anglais, mais, à de nombreux égards, l'anglais ne parvient pas à la hauteur du rêve de Zamenhof qui a été d'aider à la création d'un monde plus équitable.

*Lutter contre soi-même, c'est cela le véritable sport.“ (Lukti kontraŭ si mem, tio estas la vera sporto). Profesoro Albert Jacquard

Dum la riĉuloj kaj kleruloj ĝuas beletron kaj sciencajn traktaĵojn en la originalo, la malriĉuloj kaj humiluloj utiligas Esperanton kiel lingua franca pour sia opini-interŝanĝo. Esperanto pro tio iĝas motoro de internacia demokratio kaj de forta kunligo. Necesas preni en konsidero tiun ĉi interesiĝon de la amasoj en racia kaj favora spirito, kiam oni studas tiun ĉi demandon de komuna lingvo“.
Inazō NitobeMembro de la Akademio de Japanio, ĝenerala vic-sekretario de la Ligo de Nacioj, Nitobe redaktis raporton, kiu estis publikigita en 1922 en la du lingvoj de la Ligo de Nacioj :