Ĝemeliĝo
Ne ekzistas pli mallonga kaj simpla lingva vojo ol Esperanto inter du malsamlingvaj urboj aŭ landoj. Nature kaj senceremonie, ĝi igas nin individue ĝemelitaj kun urboj, vilaĝoj kaj lokoj el la tuta mondo... Post akiro de Esperanto, la vojo estas pli facila por entrepreni lernadon de la lingvo(j) de la lando(j), kun kiu(j) oni sentas kuniĝemon kaj intereson.

Esperanto-uzanto sentas sin nature hejme, aŭ preskaŭ, same en
la germana urbo Herzberg am Harz (al kiu la urbestraro donis la kromnomon "Esperanto-Stadt — La Esperanto-Urbo", en 2006); en Svitavy, Ĉeĥio, kie Esperanto-Muzeo estis inaŭgurita en 2008; en Vieno, kie la Esperanto-Muzeo (IEMW) estas oficiale parto el la Aŭstria ŝtata Biblioteko; en Lesjöfors, Svedio, kie la gastejo Esperanto-gården estas Esperanto-staĝejo; en Jacugatake, Japanio, kie estas ankaŭ Esperanto-domo; en Lomé, Togolando, kie estas Instituto Zamenhof, fakte lernejo; en Bona Espero, Brazilo, kie estas komunumo, bieno-lernejo por malriĉaj infanoj; sen kalkuli multege pli da lokoj, kie estas eĉ nur unu Esperanto-uzanto... kaj tio sufiĉas !

Kiam oni ekzamenas ĝemeliĝojn en la oficiala kadro, ne eblas al ĉiu civitano regi ĉiujn lingvojn de la ĝemelurboj se estas pluraj. Teorie, eblas lerni dekojn da lingvoj, des pli se oni havas intereson, asimilfacilecon, emon aŭ pasion, eventuale nenion alian por fari. Ne multaj estas tre grandaj poliglotoj, kiel nia amiko
Georges Kersaudy, aŭtoro de "Langues sans frontières", ĉar tio estis lia profesio. Dum sia vivo de internacia funkciulo, li akiris kapablon paroli, skribi kaj traduki en kvindeko da lingvoj de Eŭropo kaj Azio, inter kiuj Esperanto, kiun li lernis en 15a jaraĝo. Esperanto estis ankaŭ la unua lingvo, kiun lernis en Parizo, je la aĝo de ĉirkaŭ 11-12 jaroj, la granda historiisto, sociologo, orientalisto Maxime Rodinson; li akiris scipovon de trideko da lingvoj ĝis fino de sia vivo. Membro de la Akademio de sciencoj de Estonio, la fama lingvisto Paul Ariste estis 14-jara, kiam li lernis Esperanton; li akiris poste la aktivan scipovon de 26 lingvoj kaj pasivan de trideko. 14-jara estis ankaŭ la kimra erudiciulo Douglas Bartlett Gregor, kiam li lernis ĝin antaŭ ol akiri la regon de dudeko da lingvoj. Ankaŭ 14-jara estis la plej fama el ĉiuj hungaraj lingvistoj, Géza Bárczi, kiam li lernis la Internacian Lingvon, kaj li fariĝis membro de la Akademio de sciencoj de Hungario : “Esperanto bezonas dekonan penon kompare kun aliaj lingvoj, kaj ĉar ĉenerale nur la lernado de la unua fremda lingvo estas malfacila, tiu malfermas la pordon al la aliaj.

Estus interese scii, kiom da loĝantoj de ĉiu ĝemelita urbo kapablas efektive interkompreniĝi kun loĝantoj de urbo(j), kiun kiu(j) ĝi estas ĝemelita. Ekzemple, en la kazo de
La Roche-sur-Yon, ĉefurbo de la franca departemento Vendée (Vendeo, 55 000 loĝantoj), ĝemelita kun kvin urboj :

  1. Gummersbach en Germanio, germanlingva
  2. Coleraine (Cúil Raithin) en Norda Irlando, kie kunekzistas la irlanda kaj la angla, ankaŭ la ulsterskota
  3. Cáceres en Hispanio, hispanlingva
  4. Drummondville* en Kebekio, franclingva provinco de Kanado
  5. Tizi-Ouzou
  1. * en Kabilio, Alĝerio, kie kunekzistas la kabila, la araba kaj la franca.
Do, kiom da homoj en La Roche-sur-Yon, aldone al la franca, scipovas la germanan, la irlandan — la anglan certe pli, eventuale la ulsterskotan —, la hispanan, la araban aldone al la kabila ?

Evidente, nenio devigas limigi ĝemeliĝon nur al urboj aŭ vilaĝoj. Tio estas efektivigebla inter asocioj, unuagradaj, mezgradaj kaj superaj lernejoj, entreprenoj, esplorgrupoj, ktp. Ekzemple,
Jungkee Lee, prezidanto de Seula Esperanto-Kulturcentro, anoncis per Facebook, ke “pere de Esperanto du supermezlernejoj el Koreio kaj Ĉinio ĝemeliĝis ! Kia granda kontribuo fare de Esperanto !. Temas pri la liceo Wonkyung de Hapchon, provinco de Kyungnam en suda Koreio kaj la liceo Tianjaibing de Baotou en Interna Mongolio en Ĉinio.
Se temas pri ĝemeliĝo, fantazio ne konsistas proponi Esperanton unuapaŝe, kiel alirfaciligilo al plia(j) lingvo(j) aŭ kiel memsufiĉa rimedo de rekta lingva komunikado. Fantazio konsistas en daŭrigo de situacio en kiu loĝantoj de la koncernaj urboj estas kvazaŭ surdmutuloj malgraŭ elspezo kaj fortostreĉo pli grandaj ol konvenas.
* Artikoloj el WikiTrans, la ceteraj fontas el Vikipedio.

"Informiloj pri Ĝemelaj Urboj"

"Informiloj pri Ĝemelaj Urboj" komencis aperi en 2002.
Kompilas ĝin la komisiito de UEA por ĝemelaj urboj, WU Guojiang.

Adreso: Fushun Xinfu-Qu, Qianjin-Lu, 45-Hao, 113015 Fushun, Liaoning, Ĉinio.
Retadresoj: ghemelurboj ĉe yahoo.com.cn amikeco999 ĉe 21cn.com

Enhavo de la 43a numero
1 Decido de UEA farita por la projekto
2 Divja serie raportis pri kunlaboro de esperantistoj inter ĝemelaj urboj
3 Subteno de UEA estas forta kaj kontinua
4 Kondolencoj al Aleksandr Titaev kaj Li Shijun
5 Urbestro de la Esperanto-urbo parolis en la 64-a IFEK
6 Urbestrojn forte allogas la kongreso de kroataj esperantistoj
7 Letero de urbestro de Kaposvár al urbestrino de Koprivnica
8 La urbestro de Wagrowiec ĉeestis al la jubileo de la 125 jaroj de Esperanto
9 La urbestro de Mazaradelvalo havas deziron
10 Urbestroj de Bjalistoko kaj Mazaradelvalo subskribis deklaracion
11 Gratulo el Gerhard Walter al la deklaracio
12 Ĝemeliĝis esperantistoj inter Dong Da kaj Choisy-le-Roi
13 Vizito en la Esperanto-urbo kaj la ĝemelurbo Lodz
14 Amikiĝo de ĝemelurbanoj el Kievo kaj Kioto
15 Al ĉiuj esperantistoj en la ĝemelaj urboj de Kassel
Atentigo de WU Guojiang :
  1. Vizitu http://gxemelurboj.wikispaces.comhttp://www.gazetejo.org/eo/gxemelajurboj kaj aǔ rekte kontaktu min se vi ne ricevis tiun ĉi numeron.
  2. La Centra Oficejo volonte sendas paperan ekzempleron al tiuj, kiuj ne povas legi en reto. La petoj estu direktitaj al sekretario ĉe co.uea.org>.
  3. Ne hezitu sendi ilin al ni se vi havas informojn pri Esperanto kaj agado de ĝemelaj urboj.

La valeur propédeutique de l’espéranto pour l’apprentissage de l’allemand

Propedeŭtika valoro de Esperanto por lernado de la germana.
Temas pri franclingva artikolo de Edmond Ludwig, el Mulhouse, Francio, profesoro de germana lingvo kaj de Esperanto.

Similaj studoj, eĉ pli detalaj, kun komparoj kun iu ajn lingvo parolata en la mondo, estus bonvenaj por montri la intereson de Esperanto, kiel unua paŝo aŭ ŝtupo por optimumigi la lingvo-instruadon kaj la lingvan komunikadon inter malsamlingvaj urboj (ankaŭ organizaĵoj, instruejoj,
entreprenoj, ktp) de la mondo. Jam ekzistas similaj dokumentoj, sed tro dise.

Eminenta profesoro de Columbia-Universitato, granda poligloto, aŭtoro de multaj libroj inter kiuj
One Language for the World“, Mario Pei ofte pledis por enkonduko de Esperanto en la instru-programoj tra la mondo. Preskaŭ kvardek jaroj pasis depost kiam li esprimis plue validan opinion en letero de julio 1973 al D-ro Stanley J. Drake, prezidanto de la Universitato de Fort Lauderdale, Florido : Unulingvaj studentoj submetitaj al mallonga kurso de Esperanto, poste daŭrigantaj studon de etnaj fremdlingvoj, estis multe pli sukcesaj ĉe la lastaj, ol tiuj, kiuj frontis tiajn lingvojn sen antaŭa preparo.
Tiel, Esperanto-kursoj, kiel regula parto de la kursaro [de lingvoj] estas plene pravigeblaj en la nuntempo, kiel ankaŭ en estonteco, kun la aldona merito, ke ĉar Esperanto estas plene funkcianta parolata kaj literatura lingvo en la nuntempo, kun parolantaro de pluraj milionoj [da homoj] ĉie sur le terglobo, kaj inspirata de vera monda ideologio, por doni ĉiun eblan helpon kaj komforton al la esperantlingva fremdulo inter si, ĝi estas lingvo de konsiderinda nuntempa praktika utileco.

Tion konfirmis pli poste la esploroj de la Instituto pri Kibernetiko de Paderborn, kies direktoro, prof. D-ro
Helmar Frank, kunfondis poste la Internacian Akademion de Sciencoj de San Marino, kies ĉefa laborlingvo estas Esperanto. En Berlino estas ankaŭ Esperantoland, kiu organizas Novjaran Esperanto-renkontiĝon kun partopreno de Esperanto-familioj kun forta proporcio de infanoj : 193 el kiuj 73 infanoj en Sarrebruck en 2010/2011; 177 en Bitburg en 2012; 158 el kiuj 56 infanoj el 14 landoj en 2013 en Xanten.... La sola nun vivanta esperantlingva Nobelpremiito estas germana : prof. Reinhard Selten (Ekonomiko, 1994). Li pledis antaŭ la Eŭropa Parlamento en 2007 por lernado de Esperanto kiel la unua fremda lingvo pro la bezono de plia ekonomia integriĝo kaj fortigo de la eŭropa identeco.

Plue validas ankaŭ, grandparte, la esplorrezultatoj, observaĵoj, faktoj kaj konkludoj de la raporto de la 21a de septembro 1922, kiun redaktis
Inazō Nitobe, la vic-sekretario de la Ligo de Nacioj sub la titolo "L'espéranto comme langue auxiliaire internationale“ (anglalingva versio : “Esperanto as an international auxiliary language“).

Mia vilaĝo,
Moutiers-les-Mauxfaits (iom malpli ol 2000 loĝantoj) ĝemeliĝis antaŭ 12 jaroj kun la sud-Anglia vilaĝo The Witterings. Nekonata estas la procento de loĝantoj, kiuj scipovas la anglan unuflanke, kaj la francan aliflanke, sed se temas pri la principo de egaleco kaj demokrateco en la lingva komunikado, estus interese havi statistikon kaj ĝeneralan analizon pri la nombro de efektivaj parolantoj de la angla en Moutiers-les-Mauxfaits kaj de la franca en The Witterings : certe pli da francoj lernas la anglan ol da angloj la francan... Tia esploro povus esti interesa kaj instrua, ekzemple kadre de disertacio pri ĝemelitaj urboj kun aŭ sen Esperanto.

Renkontiĝo estas planita la 10an de majo 2013 por oficialigi plian ĝemeliĝon kun la
germana sud-okcidenta vilaĝo Althengstett (ĉ. 8000 loĝ.) , Baden-Virtembergo. La projekto de tiu ĝemeliĝo okazis sekve de kontaktoj inter la “Realschulle“ (duagrada lernejo) de Althengstett kaj la Kolegio Corentin-Riou de Moutiers-les-Mauxfaits.

Pruvoj pri ekzisto de Esperanto-aktivado en Moutiers-les-Mauxfaits estas i.a. la
inaŭguro de Esperanto-strato la 3an de junio 2012 kaj la fakto, ke amaso da informoj kaj interŝanĝoj alvenas kaj foriras de tie el kaj al la tuta mondo. Ankaŭ tie okazas redaktado de la informfolio “Espéranto-Vendée“ de la samnoma asocio, kaj prilaborado de dokumentaro, ekzemple “L'espéranto au présent“ (Esperanto nuntempe), “La « donaco » de Gordon Brown al la mondo, Lingva demokratio / Démocratie linguistique“, ktp.

Pri eventuala Esperanto-aktivado en Althengstett, Germana Esperanto-Asocio kaj la Berlina Esperanto-Centro havas ĝis nun neniun alian indikon ol virino, kiu efektive iam interesiĝis pri Esperanto, sed kiu pro tempomanko ne povis ĝin lerni; ŝi havas ioman scion pri la franca. Alia persono, aktiva membro de
Esperanto Baden-Wŭrttemberg, loĝas je 15 km for de Althengstett kaj povus esplori la aferon.