El Delhio hieraŭ vizitis Hajderabadon funkciulo de la fondaĵo Vikimedio. Kvankam nur ĵaŭde oni anoncis kunvenon, tamen vendrede vespermaĝis kune naŭ vikipediistoj. La babilado estis kaj amikeca kaj pensinstiga. Oni festis, inter alie, la mejlŝtonon de la 50-mila artikolo en la telugua Vikipedio.

Ĉi-foje (malsimile al la
pasinta fojo) ankaŭ amiko Siva sukcesis trafi la aranĝon. Ĉirkaŭ la tablo do estis ankaŭ Esperanto (161 mil artikoloj), krom la telugua, la tamila (45 mil), la malajala (23 mil), la hindia (101 mil) kaj la angla (3 milionoj). Ili aŭdis nin babili Esperante, kaj iom miris. (Ĵus revenis Siva el la katmandua Sud-Azia Seminario (SAS), kaj do estis multon por diri. Ni devas denove renkontiĝi.)

Frapis min la prilingvaj plendoj de la barataj vikipediistoj. Ili deklaris, ke estas sufiĉe malfacile trovi gejunulojn, kiuj povas flue skribi kaj legi la baratajn lingvojn. (Ĉiuj naŭ en la ĉambro estis preskaŭ aŭ pli ol 30-jaraj.)

"Ŝajne ĉiu homo kiu volas kontribui al la Vikipedio posedas nur la anglan kiel sian solan skriblingvon," diris unu. "Eĉ en la malgrandaj urboj, gejunuloj kiujn ni povas varbi por la Vikipedio frekventis lernejojn kie la instrulingvo estis la angla, kaj ne la gepatra lingvo," diris alia. "La gepatra lingvo iĝis nur unu el la diversaj studobjektoj, kaj simple ne estas sufiĉe altnivela por verki ion ajn," li daŭris.

"La problemo estas, ke ankaŭ ne bonas ilia anglalingva nivelo," aldonis tamila vikipediisto. "Ili fakte regas nek la anglan nek la gepatran," li iom malĝoje diris. Mi citis la hindian proverbon, "la hundo de la tolaĵ-lavisto loĝas nek hejme nek riverborde" (dhobii kaa kuttaa, na ghar kaa, na ghaaT kaa / धोबी का कुत्ता, न घर का, न घाट का).

La delhia amiko sugestis, ke oni efektive varbu baratajn gejunulojn kiuj loĝas ekster Barato. "Pro nostalgiaj kialoj, ili ofte lernas diligente la gepatran (aŭ heredan) lingvon," li diris. "Krome troviĝas ĉirkaŭ tiaj gejunuloj la pliaĝaj parencoj kiuj eble forte apogus tiajn ĉi iniciatojn progresigi siajn lingvojn!"

Konsilo saĝa en mondo stranga, ĉu?