Nelson Mandela foje diris, ke "se vi parolus al homo en lingvo kiun li komprenas, tio trafus la kapon. Se vi parolus en lia lingvo, tio trafus la koron." Tiel Irina Bokova, Ĝenerala Direktoro de Unesko, komencas sian mesaĝon (ligoj al PDF-oj en la oficialaj lingvoj de UN) kadre de la ĉi-jara Internacia tago de la denaska lingvo, kiun oni festas la 21an de februaro ĉiujare.

La temo ĉi-jara estas "Denaska-lingva instruado kaj inkluziva edukado". Gravas en la ĉi-jara festado la ŝlosila rolo de denaskaj lingvoj en la rajto je edukado (
Ar, En, Es, Fr).

Inter la interesaj rimedoj en la Uneska paĝaro estas (anglalingva) artikolo "
Nisha's right" el la tagĵurnalo The Kathmandu Post; intervjuo kun Colette Grinevald: "Paroli vian denaskan lingvon ne estas malkapablo!" (Ar, En, Es, Fr, Ru, Zh); kaj la jenaj podkastoj mallongaj el SOAS radio (cetere, paĝaro tute legosigninda):

  • en la angla: Peter Austin pri "Bangladeŝo, Aŭstralio kaj la graveco de la denaska-lingva edukado"
  • en la rusa: Elena Giniotyte pri "Archi, endanĝerigita lingvo en la Kaŭkazio"
  • en la mandarena: Lianhong Yo pri "Lingvo kaj la nacio-konstruado en Singapuro"
  • en la araba: Samah Bushra Yousef pri "Dulingva edukado en Burkino"
  • en la portugala: Helena De Moraes Achca pri "Dulingva edukado en Bolivio"