A Giridhar RAO's articles with the keyword: hindia

  • Kiel trovi vikipediistojn por barataj lingvoj?

    - 17 Mar 2012
    El Delhio hieraŭ vizitis Hajderabadon funkciulo de la fondaĵo Vikimedio . Kvankam nur ĵaŭde oni anoncis kunvenon, tamen vendrede vespermaĝis kune naŭ vikipediistoj. La babilado estis kaj amikeca kaj pensinstiga. Oni festis, inter alie, la mejlŝtonon de la 50-mila artikolo en la telugua Vikipedio. Ĉi-foje (malsimile al la pasinta fojo ) ankaŭ amiko Siva sukcesis trafi la aranĝon. Ĉirkaŭ la tablo do estis ankaŭ Esperanto (161 mil artikoloj), krom la telugua , la tamila…

  • Manipulado de Guglo-serĉo

    - 16 Jul 2010
    Ŝajne aŭdis Guglo-Barato la proteston , ke ĝi "insultas baratajn lingvojn". Ne plu troviĝas pornografiaj retejoj en la falmenuo kiam oni tajpas, ekzemple, la literon a en la hindia versio de Guglo-Barato. Tion atentigas hodiaŭa raporto en la hindia tagĵurnalo Dainik Bhaskar . Sed tiu ŝanĝo levas aliajn demandojn. Evidente estas facile forfiltri tutajn kategoriojn de serĉrezultoj. Eĉ sen konspiroteorioj estas kredeble supozi, ke reklamiloj kiel ekzemple Google AdSense influas serĉre…

  • Guglo "insultas baratajn lingvojn"

    - 25 Jun 2010
    En la hindiaj kaj marathaj versioj de la serĉilo Guglo-Barato , se oni enmetas ajnan latinan alfabeton, la rezultoj en la falmenuo plejparte estas pornografiaj retejoj hindiaj kaj marathaj. Laŭ novaĵraporto titolita " Laŭ guglo, la hindia egalas al la maldeco " en la hindia tagĵurnalo Dainik Bhasker , funkciulo registara lastatempe nomis ĝin "insulto al barataj lingvoj", kaj petas al la federa registaro procesi kontraŭ la firmao Google India. Notindas, ke tio ne okazas ĉe la angla versio…

  • La 'urdua' estas variaĵo de la 'hindia'

    - 25 Mar 2008
    "Oni ŝajne ekuzis la urduan kiel nomon de lingvo kiam la populara formo kiu nomiĝis "Hindi/Hindvi" evoluiĝis en malnaivan lingvon kun literatura potencialo." Tiel argumentas Mehr Afshan Farooqi [faruki] en lastatempa anglalingva eseo " The 'Hindi' of the 'Urdu' ". Li opinias, ke la etimologio de la vorto 'urdu', kiu signifas en la turka 'armean tendaron', "kotigas la lenson de la historiografio", ĉar tiu etimologio naskis la miton, ke la lingvo efektive naskiĝis en tiuj tendaroj de…

  • La kresko de neanglalingvaj tagĵurnaloj en Barato

    - 13 Mar 2008
    La 33-jara anglalingva tagĵurnalo barata Business Standard  nun aperigas hindian eldonon. Diskutante la kreskon de la neanglalingvaj tagĵurnaloj en Barato , la kolumnisto T N Ninan [najnan] diras, ke la kresko de la hindilingva amaskomunikilaro okazis pro pluraj kialoj: la kreskanta graveco de barataj urbetoj; la kresko de alfabeteco en la hindia-parolataj regionoj; la kresko de komerco, kaj sekve kreskantaj enspezniveloj; kaj la fakto, ke kreskas la konsciaj niveloj…

  • Du-triono da budoj en barata libro-foiro nur por anglalingvaj libroj

    - 12 Mar 2008
    Tion deklaris Kushwant Singh [kuŝvant sing], konata verkisto anglalingva en lastatempa artikolo . Rimarkante la grandajn antaŭpagojn al novaj verkistoj barataj, Singh diras, ke tiujn grandajn sumojn (ĝis 100.000 eŭroj!) gajnas nur la anglalingvaj verkistoj, ne la verkistoj en iu ajn el la aliaj barataj lingvoj. Li aldonas: "En la [lastatempe okazigita Monda] Libro Foiro, pli ol du-triono de la budoj estis akaparitaj de la angla; la hindia kaj la urdua estis je kompatinde dua rango; al…