Joakimo Ringelnac
En la parko


Ĉe eta arbet' staris kapreolet'
en reva beat' en kviet',
je l' dudektria kaj du.
Je la kvara de fest'
mi revenis en fru'.
Jen plu revis ankoraŭ la best'.
Mallaŭte mi iris - sen spir' kun diskret' -
kontraŭ la vent' ĉe l' arbet'.
Mi tuŝis la beston je unu heliks'.
Jen ĝi estis el gips'.


tradukis Hans-Georg Kaiser

Joachim Ringelnatz
Im Park


Ein ganz kleines Reh stand am ganz kleinen Baum
Still und verklärt wie im Traum.
Das war des Nachts elf Uhr zwei.
Und dann kam ich um vier
Morgens wieder vorbei,
Und da träumte noch immer das Tier.
Nun schlich ich mich leise - ich atmete kaum -
Gegen den Wind an den Baum,
Und gab dem Reh einen ganz kleinen Stips.
Und da war es aus Gips.

Pri la poemo

" Ke la plej eta mondo estas la plej granda", tiun ekkonon Ringelnatz havis jam tre frue. Dum sia tuta vivo li sekvis ĝin konfide. Tiel li heroldis pri suahelilipharo ĉe la Kattegat, pri tro oblonga bumerango, pri muŝo en aviadilo kaj pri malnova ŝiphorloĝo, li lasis kvereli lampon kaj spegulon, li kantis pri benko antaŭ la stacidomo, pri pavimŝtono kaj terpomojn kun ŝelo. Ankaŭ la ŝtrumprubando de lia onklino validis lirikan rememoron, tiel, kiel la malsana tenio kaj la viro, kiu eltrovis la tekston de la impostformularo (kiel li eble aspektas, demandis sin Ringelnatz.) Lian unuan poemkolekton li nomis: "Die Schnupftabakdose" (La snuftabakujo).

Ringelnatz, naskiĝis kiel Hans Bötticher en 1883 en Saksujo, en la urbo Wurzen, li elektis ofte apenaŭ atentatajn ĉiutagaĵojn kaj okazaĵojn por siaj draste-komikaj, kuriozaj kaj parte splene-humuraj poemoj, spite al la fanfaronema kaj megalomania erao, en kiu li vivis. En nia tempo kabaredaj ŝerculoj de preskaŭ ĉiu speco ( krom komunistaj) estas iel bonvenaj, sed la germana imperiestra regno en la tempo antaŭ sia kolapso havis nur tre tre limigitan humurtoleremon. Krom la oftaj tristaj oficiraj ŝercoj (kazinoŝercoj) apenaŭ estis io. Sed Ringelnatz sekvis nelacigeble al sia muzo el la nekutime prezentata "ĉiutaga mondo" - humuro post la Unua Mondomilto fariĝis ja fakte vivnecesa, sed tamen ĝi plu estis relative malofta.

La poemo Im Park (En la parko) omaĝas al tiu precipa muzo eĉ duoble: La kapreolo estas tute eta kaj tia ankaŭ la arbo, ĉe kiu ĝi staras. La atmosfero estas perfekta jam en la dua linio: jen miniaturo kun parkmotivo, kaj la kapreolo, kvankam timema laŭ naturo staras senmove ĉe la arbo. Idilia loko estas tiu parko, pacema sfero, neniu bruo ĝenas la kvieton, la besto alie ja tuj forsaltus. Tiel pensas kunsenteme la poeto, kiam li pasas la idilion antaŭ enlitiĝo kaj li ĝojas pri ĝi. Sed revenante post horoj matene, li trovas ĉion neŝanĝita: la arbeton kaj la kapreoleton, jen li subite ekmiras. Li ŝtele aliras, atentas pri tio, ke la besto ne flaru lin kaj etendas manon por fari ekzamenon...kaj tiel montriĝas, ke ankaŭ tiu idilio estas nur iluzio.

Laŭ informoj de la libro: "50 klasikuloj LIRIKO" Gerstenberg-eldonejo, Hildesheim, Germanio

kompilis Dorothea kaj Hans-Georg Kaiser

https://cezartradukoj.blogspot.com/