Hans-Georg Kaiser
Verda stelo, nia stelo

(por la nevenkebla duopo Ed & Pris)

Verda stelo, verda stelo,
lumu ĉiam kaj kun helo!
Lumu do en mornaj tagoj.
Lumu kontraŭ ĉiuj plagoj!

Verda stelo, hela stelo,
brilu por enmonda belo.
Brilu al amikoj niaj.
Brilu al la verebriaj.

Verda stelo, bela stelo.
Lumu do en la ĉielo.
Lumu al ni sur la tero.
Lumu plu eĉ en infero.

Verda stelo, nia stelo,
brilu hele kiel velo.
Brilu, se vin stult' disrompas,
ĉar vi nin neniam trompas.

Verda stelo, hela stelo,
lumu voje kaj sur relo.
Lumu eĉ post mur' aŭ vando,
lumu do en ĉiu lando.

Verda stelo, verda stelo,
estu nia voj' kaj celo.
Brilu en plej eta rondo,
Brilu por la tuta mondo!



PS: La poemo spontane ekestis, kiam mi vidis la ravan supran desegnaĵon de
Eder Benedetti.

https://cezaroriginaloj.blogspot.com/