Reto's articles with the keyword: protestado

  • simpla studenta protesto!

    - 01 Dec 2011
    tri fotoj por esti konvinkita ke la atako je la 29-a de novembro en Tehrano estis ne organizita evento! La policanoj vigle defendas la Britan ambasadejon kontraŭ la atakantoj! Ĉiuj atakantoj estis "studentoj"! Tiu persono ne estas "Komandanto" (de iu armea grupo) sed simpla studento! Espereble jam oni estos konvinkitaj. Tiel estu!

  • unu el sennombraj dokumentoj ...

    - 30 Dec 2009
    Foje la vortoj ne povas kunporti sentojn kaj signifojn. Pli bone mi silentu. Vidu kiom sovaĝe la polico kotraŭas la civitanojn. Se vi konas similaĵojn tra la mondo bonvolu informi min ... Por esti iom informita kio okazis kaj kial en irano bv legi ĉe: http://eo.wikipedia.org/wiki/Kroniko_de_protestado_en_Irano_(2009) PS: similaj dokumentfilmoj plenplenas en interreto kaj nur kiel ekzemplo mi metis ĝin ĉi tie. Dankon al amikino kiu sendis ĝin al mi retpoŝte.

  • Tehrano en sango kaj pafado

    - 27 Dec 2009
    Ekde la mateno okaze "aŝura" la protestantoj profitinte tiun religian ceremonion demonstradas tra la stratoj. Laŭ la informoj kelkaj jam estas mortigitaj, multaj vunditoj kaj batitaj. Pafado aŭskultiĝas de diversaj flankoj. Bruo, pafado, sango, krio ...

  • ĉi tie estas Tehrano!

    - 07 Dec 2009
    ĉi tie estas Tehrano! vidu pliajn fotojn ĉe: http://www.rahesabz.net/story/4993/#When:12:58:33Z

  • 32 mortigitaj ĝis nun

    - 17 Jun 2009
    Laŭ la raporto de la organizaĵo Homrajta aktivaro de Irano ĝis hodiaŭ 32 homoj tra la lando estas mortigitaj dum la protestado.