Group: Sonteatro


Muzaiko... ĉu sonteatro partoprenu?


Platano [La Pafklik]
October 26, 2011 - 10 comments - 1 164 visits

eble kelkaj jam konas www.muzakio.info
faras 24h/24h elsendo en esperanto mankas materialojn ĉu eblas partopreni pere de tio? kiu volus helpi?

Cyr.
10 comments - The latest ones
Vladimír Türk*
Vladimír Türk*
Nu, por diri la veron, tie aŭdebla muziko ne plaĉas al mi. Tamen, se vi volus uzi ian ajn mian sondosieron, bonvolu.
5 years ago.
Platano [La Pafklik]
Platano [La Pafklik]
Dankegon por vian permeson...
Mi vidos ĉu ni uzos kaj kiel...

Ĉu aliuloj ankaŭ permesus?

Ĉ vere vi ne eltenas muziko? ;-(
Ni volus fari bunan elekton de esperanta muziko...
5 years ago.
Avro
Avro
Nu se vere 24h... do ĝuste tio mankis al mi. Gratulon!
5 years ago.
V I Z I   László*
V I Z I László*
Kompreneble! La reguloj de sonteatro permesas uzi iliajn pecojn, kondiĉe, ke ne por profito, kaj oni menciu la fonton, rolantojn (leganton) ktp.

Cetere bonvolu ĉi tie informi, kie kaj kiam oni povos aŭdi la elektitan pecon.

Muziko ne devas esti "Esperanta". Muzikon oni aŭskultas prefere por melodio, ĉiu aŭskultas famajn fremdlingvajn kanzonojn, aliflanke mi tradukis kelkdekon da hungaraj kanzonoj, sed kanti mi ne povas, do se oni trovas por ili kanzonist(in)on, mi volonte permesas prezeni ilin. Vidu: www.ipernity.com/doc/eszperanto/album/196991
.
5 years ago.
Platano [La Pafklik] has replied to V I Z I László*
Vere estas 24-hore, sed ripetiĝas ĉiuj 3 horoj (programoj ĉanĝas ĉiuj tage !!!)

Nu mi ankaŭ pensas ke muziko tre gravas por akiri vortprovizon kaj helpi la eo-an kulturon.
Muziko en Esperanto oni povas aŭdi nur ĉe ni (bedaŭrindege) do ni almenaŭ profitu de nia radio por meti ili...

Dankon por via mesaĝo Laszlo mi provos fari muntadon baldaŭ kaj indikos kion mi metos kaj kiam en www.muzaiko.info !!

Platano
5 years ago.
Gafur Gazizi
Gafur Gazizi
Mi estas laŭ naturo tiel nomata "aŭdialo" ( ĉu aŭdemulo aŭ sonamanto), tial mi aliĝas kaj feliĉas :-) Feliĉu ankaŭ vi!
5 years ago.
Gafur Gazizi
Gafur Gazizi
Al mi plaĉas Muzaiko, precipe pro la 24h en diurno! Se iu helpus al mi ankaŭ en "Radionomy" krei mian propran retradio ruslingvan pri esperanto, mi estus ankoraŭ pli feliĉa! Mi petas pardonon, sed la instrukciaron Radionomy en la angla mi ne komprenis plene.
5 years ago.
Stefano Keller
Stefano Keller
Karaj aŭskultemuloj,

estas vere grave povi lerni la bone parolatan lingvon, aŭdi ties ĝustan prononcadon, elparolon. Tial la esperantlingvaj sonregistraĵoj estas tre utilaj iloj en la progres(ig)o lingvoscia (se ili estas elparolataj fare de lingve kompetentaj parolantoj).

Mi pensas, ke la celo de tiu ĉi kolektaĵo estas ankaŭ eduka, kleriga. Tial mi dirus, ke ankaŭ la skribaj publikaĵoj (komentoj) devus esti modelaj. En la komentoj ĉi tie estas pluraj gramatikaj eraroj, kiujn estus bone korekti: a) por helpi al la skribinto en ties progreso lingva kaj b) por ne disvastigi eraran skrib/parol-manierojn. Ankaŭ tiel ni kontribuu al la ĝenerala altigo de la lingvonivelo de ĉiuj! (eblas tion fari ankaŭ per intermembra mesaĝo, se iuj estus ofendiĝemaj pro tio se okazus publike).

Krome, mi ŝatus sugesti al vi aŭskulti la radioprelegojn de Claude Gacond: www.esperanto-gacond.ch/radioprelegoj.html - kiuj, eĉ se estas malnovaj, enhavas instrucele bone uzeblan materialon kaj eblas dum aŭskultado legi la aŭskultatan prelegan tekston (la paĝoj de tiuj registraĵoj nuntempe estas aktualigataj).

Stefano.
-
5 years ago.
V I Z I László* has replied to Stefano Keller
Bedaŭrinde en Esperantio oni plej ofte ofendiĝas pro korektado. Pri tio mi foje verkis artikolon. Aliflanke en komentoj ne tiom tre ĝenas min eraroj, sed en artikoloj, radioprogramoj ili tre turmentas min.
5 years ago.
Irek Bobrzak
Irek Bobrzak
Tiu grupo ankoraŭ funkcias? Platano informis vin pri Muzaiko, mi informas, se ankoraŭ vi ne scias, pri Varsovia Vento. Rigardu tiun subpaĝon: www.podkasto.net/arkivejo/radio-teatro kaj mi scivolemas vian opinion :)
3 years ago.

You must be member of this group to reply to this topic.

» Join Sonteatro