Group: Socialismo


Ĉu socialisma estu monda, aŭ ne esti


Jakvo
By Jakvo
13 May 2013 - 6 comments - 426 visits- Permalink   |   Translate title into English

Ĉu socialismo povas nur ekzisti kiam ĝi estu monda? Ĉu socialismo povas esti metita en manoj de partipolitiko, aŭ ĉu ĝi devas esti filozofa temo per kiu oni, pere de retoriko kaj dialogo klopodas proksimiĝi al pli socialisma, pli sociala mondo?

Ĉu mi erare pensas ke socialismo estas fi-uzata de partipolitiko, kiu adaptas ĝin al propra favoro?

Ĉu, kaj tio estas demando kiun iam brita kamarado faris, sukcesa entreprenisto - kiu havas dungitojn - povas esti socialisto? (miksado de "klasoj" do?)

Mi ne parolas pri socialismo kiel partipolitika koncepto sed kiel ideologio.
6 comments - The latest ones
 Jakvo
Jakvo
La fakto ke homoj estas malriĉaj kaj esti diskriminaciitaj, ne donas al ili apartajn rajtojn aŭ esceptajn talentojn, je flanko aŭ scio rilate pravigo, noblanimeco, karitato aŭ kompato.
Saul Alinsk
10 years ago.
 Jakvo
Jakvo
La fina celo estas ke la mondo estu regata aŭ sub influo de la socialisma penso. Oni ne sukcesos krei sennaciismon per protekto de nacioj.
Socialismo ne povas efekitivi kiam ni restas dividitaj en la diversaj tendecoj kiuj socialismo nun havas.
Socialismo ne povas efektivigi tiel longe ke homoj pensas ke ni devas esti malriĉaj mizeruloj kiuj grumblas kontraŭ tiuj, kiuj sukcesas krei pli bonan socialan vivon. Ĝi ankaŭ ne povas sukcesi kiam ni ĉiuj sammaniere vestiĝas aŭ baziĝas socialismo je sloganoj kaj flirtigado de flagoj. Estas sufiĉe da ekzemploj de veraj socialistoj kiuj sukcesas en la socio, sen ke ili submetigu sin al la mizeruloj kaj sloganistoj.
Socialismo oni atingu pere de konsciigo de la homoj pri iliaj rajtoj kaj devoj.
Socialismo estu sennacia aŭ ne estos.
10 years ago. Edited 10 years ago.
 Jakvo
Jakvo
Tute ne estas slogano al la ideo. Kiamaniere krei socialismon kiam homoj lasas sin kateniĝi de naciŝtatoj.
10 years ago. Edited 10 years ago.
 Jakvo
Jakvo
Ĉiam la sama afero, Komunismo estas bela ideo sed la aplikado de viaj amikoj Stalin, Lenin, Maŭ, Pol Pott ne estas iu por esti fiera. Ili estas la sloganistoj pri klasoj kaj klasbatalo dum ili metis laboristojn en labokampoj.
SAT nun estas plene en manoj de komunistoj totalistoj, ĉu vi daŭre ne kontentas ke vi kun viaj nepoj forpelis laboristojn el asocio de Lanti?
Kiom da membroj SAT perdis ĉar la totalistoj ne kuraĝis eniri diskuton kun defendanto de la nuna ekstrema politika sistemo de Hungario?
Lavu vian buŝon sinjoro komunisto
10 years ago.
 Jakvo
Jakvo
Asocio en kiu oni sen problemoj povas malebligi membrojn sin esprimi estas totalisma asocio. La reganto nun estas komunisto kiu subtenas la totalisman agadon kiu okazas ene de SAT. Ankaŭ vi tre laŭte kaj klare subtenis tiun totalisman agadon, hazarde ankaŭ vi apartenas al sama komunista grupo de francoj.
Vi estas la plej malbona propagandisto de SAT simple ĉar vi ne kapablas pensi kiel laboristo sed ĉiam pensas kiel komunisto. SAT aŭtente ne estis komunista asocio, nun ĝi estas regata de komunistoj kaj vi bone scias tion kaj subtenas tion. Vi helpas detrui la ideon de Lanti.

Komunistoj kiel vi ĉiam sentas sin subpremataj, kaj sentas la mizeron. Vi ne agadas sed nur teoriumas kaj klopodas ridindigi aliajn homojn kiuj ne parkeras "La Kapitalo". Laboristo ne teoriumas sed agadas. Ili ne havas tempon por bŭŝnuri homojn ĉar ili agadas. La komunistoj en SAT malebligis agadojn. Tio estas mia sperto kaj tial mi devis forlasis asocion nun plene en manoj de komunistoj totalistoj kiel Vito Markov , via nepo kiun vi kun entuziasmo subtenis.
10 years ago.
 Jakvo
Jakvo
En tio vi montras vian kretenecon. Vi ne kuraĝas konfesi ke vi helpas subpremi homojn kun aliaj ideoj. Vi ne estas komunisto. Vi estas nur mizerulo kiu plendas.
10 years ago. Edited 10 years ago.

You must be a member of this group to reply to this topic. (Join?)