Group: Socialismo


Kial komunistoj malamas Socialismon


Jakvo
By Jakvo
22 Oct 2012 - 15 comments - 632 visits- Permalink   |   Translate title into English

En Facebook, aperis interesa teksto kiu direktas al sekva ligo
eo.wikipedia.org/wiki/Sergej_Stepanovi%C4%89_%C4%88a%C4%A5otin
Mi neniam havis multe da informo pri la "Fera Fronto" Bedaŭrinde. Sed nu jes kion mi ne jam lernis mi daŭre povas lerni.

La gvidantoj de Fera Fronto nomas komunismo, maldemokrata kaj evidente ili pravas. Strange estas nur ke la komunistoj pensas ke ili estas la fondintoj de la demokrata pensmaniero. Facilanime ili forgesas ke komunismo forprenas de homoj ĉiun formon de libereco. Nur la kolektivo - gvidata per fera mano (kaj gulagoj) havas valoron. La individua libereco estas forprenita, ĉiu formo de iniciativo estas malpermesita. Homoj iĝu pupoj en teatro de maltoleremo aŭ suferu en gulagoj.
Komunismo kaj atestantoj de Jehovo estas preskaŭ same strukturita. "Kiam vi eniras nian lokon, vi fordonu al ni vian cerbon ĉar memstara pensado estas malpermesata" Post tio la komunistoj ĉasas al pensantaj homoj por fropreni de ili la liberecon de penso kaj parolo.
Mi nepre devas studi pli pri Fera Fronto.
15 comments - The latest ones
 Jakvo
Jakvo
Kiel ĉiam Levi sukcese manipulas la veron, aŭ fakte li nur kapablas propagandi propran veron, propran komunismon kiu kulpas pri nenio.
Stalin, bonulo, Lenin , bonulo, Maŭ bonulo, Pol Pott, bonulo. Hitler bonulo?
11 years ago.
 Jakvo
Jakvo
Vojaĝante mi eniris hotelon kiu donas eblon uzadi sendratan interreton. Per tio mi povas legi la diskuton inter miaj amikoj Ed kaj Anĵo.
Venis en kapo la demandon kion vi scias pri la teorioj de Silvio Gesell?
eo.wikipedia.org/wiki/Silvio_Gesell

Al mi ĉiam plaĉis ĉi tiujn tezojn de homo kiu sciis ke oni ne konstruas socion per dividi homojn sed pere de solidareco. Laŭ mi Gesell apartenas al la socialisma kampo?

Evidente, al mi multe pli valoras la realon de ĉiutaga vivo ol la teorioj de verkantoj pri ekonomio.
11 years ago.
 Jakvo
Jakvo
Du aferoj por la zelotaj marksistoj. Mi prezentis la verkon de Silvio Gessel al la Eldpna kooperativo de SAT, la fermita franca rondo kiu ne akceptas verkojn de ne de ili aprobita pensmaniero. Evidente la granda eldonejo ne akceptis proponon de stulta ne franco. Tamen mi ja havis tre krudan tradukon kiu estas kun iom da peno aranĝebla kiel bela eldono kiu montras ke Marx havis ideojn, sed ne la absolutajn. Gessel, havas tezon pli interesan ol Marx.
Oni senproblemojn povas elŝuti la verkon en diversaj lingvoj kiam oni iomete kapablas Gugli.
Jen la angla eldono kaj senpage kaj absolute ne teda kiel La Kapitalo kiu endormiĝis homoj kiel Nelson Mandela. tamen viro kiu scias kiu estas laborista lukto , kiu ne kiel Marx restis en biblioteko por verki tezon, sed kiu partoprenis kaj pagis por la lukto farita. Zelotaj marksistoj evidente ne komprenas tion pro fermiteco de cerbo kaj manko de partopreni la veran lukton kiu estas alia afero ol la teoria salivo de la kamarado Marx.

www.thule-italia.net/letteraria/Silvio%20Gesell%20-%20The%20Natural%20Economic%20Order.pdf

Mi havas hejme la Esperanto eldono, se mi bone memoras, aŭ eble forĵetis ĝin kiam la sinjoroj de Eldono Kooperativo de SAT montris neniun intereson en aliaj pensoj ol la marksaj.

Salutas vin el kapitalista paradizo, kiu ĉiun tagon laboristoj batalas por havi decan laboron, kie ili luktas kontraŭ sovaĝa kapitalismo, sed nu jes, perditaj vortoj por tiuj kiuj pensas ke la sola revolucio okazis en Francio.
Jakvo
11 years ago.
 Jakvo
Jakvo
Saĝaj homoj ne ŭzas plu asbeston Dieter. La danĝero de kancero estas enorma. En diamantindustrio kie oni ĝis la komenco de la 90-aj jaroj uzis asbeston, multaj homoj mortis pro pulmokancero. La du kialoj estas la fajna polvero kaj uzado de asbesto.
La laboristoj de Eternit ricevis signifajn sumojn antaŭ 3-4 jaroj ĉar la firmao trompis ilin kaj ne prizorgis la sanon de la laboristoj kaj estas pro tio punata. Sekretariino ĉe Eternit kiu estas amikino de mi ricevis sumon tiel ke ŝi povis aĉeti novan Citroen C3 aŭton.
11 years ago.
 Jakvo
Jakvo
@ Anĵo; Ŝi fumas kaj uzas aŭton kaj pli, loĝas en centro de Antverpeno. Kuraĝa virino do kiu ne timas la morto. Kiam ŝi laboris ĉe Eternit ŝi eĉ ne sciis pri danĝero de asbesto.
Multaj kolegoj de mi en diamanto prenis la asbeston en buŝo por malsekiĝi ĝin kaj poste uzi kiel gluilo por teni la diamanton sur loko por esti prilaborata. Dum multaj jaroj mi prilaboris grandajn diamantojn kaj uzis kilogramojn da asbeston. La tago kiam mi legis raporton pri la danĝero uzi ĝin mi tuj ĉesis uzi, sed miaj kolegoj "klasbatalantoj", ridegis kaj nomis min "pussy". Ah ja kiam ekzistas klasbatalo, solidareco kaj saĝeco ne plu necesas laŭ la frenezaj pensoj de la francaj komunistoj.
11 years ago.
 Jakvo
Jakvo
Manko de informo Anĵo! Pro tio mi tiel koleras al SAT, al la komunista familio kiu nun havas la potencon en SAT, ke ili malebligis al mi liberecon de parolo. Plene kontraŭ la statuta celo de SAT. Kiu malebligas diskuton malebligas progreson.
11 years ago.
 Jakvo
Jakvo
Klare vi ne konas SAT Riŝo! Kaj certe ne kiel la komunistoj regas la tuton. Restu en via revo ke SAT estas demokrata kaj regata de Plenum-Komitato. Ankaŭ vi eble iam vekiĝas.
Forpreni la liberecon al paroli estas eble por vi muso, bone lasu vin busŝnuri se vi volas. Por mi libereco paroli kaj doni opinion estas rajto de ĉiuj homoj. Laŭ statuto de SAT necesa por kompari ideojn.

Mi fajfas kiam iu diras ke anarĥiistoj estas atencantoj. Homoj povas kredi laŭ volo. Tamen la anarĥiistoj neniam dum la jaroj kiam mi estis en SAT decidis pri kiu estas bona kaj kiu malbona. La Komunistoj konstante. Mi ne faris mian laboron de redaktanto laŭ deziro de la komunistoj kaj pro tio ili atakis min eĉ en lasta kongreso de Sarajevo kiun mi partoprenis. La enpaĝigo ne estis bona kaj la fotoj ne estis bonaj kaj ne estis sufiĉe da spaco kiun mi uzis por ŝpari paperon. La randoj ĉirkaŭ la leteroj estas tro larĝaj ktp, ktp.

Mi neniam vidis vin dum SAT kongreso, Mi neniam vidis vin kiel respondeculo en Ĝ.K. kies sekretario mi estis dum 3 jaroj. Mi ne vidis vian agadon en P.K. kies prezidanto mi estis dum 9 jaroj. Vi nur havas rakonton kiu baziĝas je nenio.
Vi ne intervenis kiam la francoj volis maldungi Kreŝon kaj eĉ kelkaj forlasis SAT ĉar mi rifuzis maldungi tiun amikon. Vi scias nenion pri SAT krom kio aperas en Sennaciulo .
Vi ne intervenis kiam la francaj komunistoj kreis EFK por eviti ke la gajno de libroj irus al salajro de dungito ĉar viaj klasbatalaj amikoj nepre volas preferi la gajnon ol la solidarecon kun dungito kiu jam laboris dekoj da jaroj por SAT.
Unue bone kaj klare informiĝu antaŭ vi diras sensencaj aferoj.

Vidu kiel "diskutas Levi" Kiel li lerte manipulas la veron. Li mem estis je bazo por helpi nepon kiu perfortis la statuton de SAT.

Kiam vi sekvis la okazaĵo en ede SAT kiam Vito malebligis min komuniki ĉar mi uzis la nederlandan por reagi al franca membro kiu uzis la francan (kiun li ne filtris kaj ne malebligis esprimiĝi)
Vitu tuj ricevis la apogon de avo Petro Levi- vi facile povas retrovi la mesaĝojn en SAT diskutejo faru la penon! Hazarde Petro Levi estas ano de KK. Do mi ne devis direkti min al KK ĉar unu jam havis sian opinion ke mi ne rajtas paroli kaj aliaj jes.

Diru al mi kial Vito devis filtri min. Kiam vi scias nur iomete pri la strukturo de la diskutejo vi scias ke filtri membroj estas elekto. Oni ne filtras ĉiun membroj sed elektas tion. Ĉu eble mi ne sufiĉe laboris kaj eble tial oni devis filtri min?
Neniu estis dum la tempo ke mi estis en P.K. aŭ Ĝ.K. fiktrata sen ke li aŭ ŝi estas informita, sen ke la K.K. estis informita, sen ke la P.K. estas informita. Mia filtrado kaj malebligado paroli estis unika en historio de SAT. Kial? Ĉar mi ne subtenas la sankatajn vortojn de la Markovo/Levi klano?????

Petro Levi jam prenis la flankon de Vito kiu perfortis la statuton de SAT la patrino de Vito prenis la flankon de sia filo kaj la frato ankaŭ subtenis Vito bone sciante ĉar ili ĉiuj bone konas la statuton de SAT ke okazis grava eraro. Faru la penon relegi la mesaĝojn el tiu tempo. Kaj poste vi povas diri kial oni devis filtri min. Do jam antaŭ mi reagis en la nederlando al tiu idioto kiu sendis mesaĝojn en la franca kaj per tio neglektis la rajton de aliaj homoj kiuj diskutas en esperantlingva diskutejo. Nu ja vi fajfas pri homajn rajtojn vi jam diris en via mesaĝo. do ĉiu bonas por vi ĉu?

Mi bedaŭras ke mi iam laboris por SAT ĉar mi plurfoje devis konstati ke ĝi ne estas laborista asocio sed politika unutendenca asocio. La horoj kaj horoj kiam mi laboris por SAT mi prefere donis al serioza asoci kiu prenas la laboristan lukton seriozan kaj ne restas kun ideoj en 19-a jarecento kiel la SAT de la komunismo. Mi bedaŭras pri ĉiun minuton kiun mi laboris por SAT kaj kredu min, neniu el tuta SAT laboris la lastajn dek jarojn tiel multe ol mi kaj ĉiam estas la samaj kiuj nur sloganis, sed alportis nenion al la laborista diskuto. Vi riprocas al mi mian lingvan uzon. Nu mi povas uzi dolĉajn vortojn kiel Levi, sed mi estas honesta homo kaj mi ne ludas diplomaton por flati la homojn. Mi lasas ilin la rajton esprimigi, mi ne malebligas ilin paroli kaj defendi la pensojn.
Subtenu la klanon kaj kara dormu bone
11 years ago. Edited 11 years ago.
 Jakvo
Jakvo
-- per komparo de faktoj kaj ideoj, per libera diskutado ĝi celas malebligi ĉe membroj la dogmiĝon de la instruoj, kiujn ili ricevas en siaj apartaj medioj. - Jen la bazo de SAT fakte bazo de SAT statuto.
Vi subtenis Vito kiam li malebligis al mi kompari la francan kiu estas permesata kiel lingvo en SAT kaj la Nederlanda kiu estas malpermesata en SAT. Vi kaj Vito kaj lia patrino kaj frato perfortis la statuton de SAT. Ne mi sed vi kaj via familio devis havi la fieron mem decidi ke vi devas eksiĝi pro tio.
Mi ne povis resti en komunista asocio regata kaj manipulata de familio.

La celo de komunistoj kiel vi, estas dogmigi homojn, malebligi ilin havi proprajn ideojn. Ĉiuj devas sekvi vian filozofon, vian dion, viajn sloganojn, via pensmaniero. Vi estas la Le Pen de SAT. Kaj pli vi damne bone scias kion vi faras, kiel vi detruas SAT per viaj ideoj el 19-a jarcento.
Vi ne volas scii kiel la homoj el Orienta Eŭropo suferis pro kion la komunistoj defendis kiel bona. Vi ne volas kompreni ke plejmulte de homoj en Orienta Eŭropo estas plene satigita de vortoj "kamarado" kaj "Klasbatalo". Vi ne kuraĝas eniri debaton kun homoj kiuj suferis tutan vivon pro komunismo en Orienta Eŭropo. Vi ne volas scii ke intelektulo ne ricevis domon nek apartamenton ĉar li aŭ ŝi ne apartenis al la proletaro, kiel okazis en Rumanio. Vi restas kaptita en via fermita penso el la 19-a jarecento kaj ne havas komprenon, nek emon kompreni la suferantojn de aĉega sistemo en kiu homoj estas murdita. Tiuj kiuj suferis pro la diktatoroj el Orienta Eŭropo ne volas havi ion komunan kun SAT kun siaj kamaradoj kaj klasbataloj. Tiuj homoj sopiras la pli bonan vivon al realan socialismon (?) eble, sed sen la sloganoj de la Markovo/Levi klano.
Mi fajfas ke vi kaj viaj nepoj detruas SAT ĉar kiel ĝi nun estas tute male al laborista asocio, tute mala al ideoj de Lanti, SAT ne plu havas ekzisto-kialon.
Tiel longe ke vi diras ke mi prenis mem ladecidon eksiĝi tiel longe mi restas reagi. Pere de manipulado kaj malrespekto al statuto vi kaj via Markova familio devigis min forlasi SAT. Kaj tio estas laŭ vero kaj ne laŭ fantazioj kiujn vi volas premii tra la gorĝon de homoj kiuj naive kaj fi-informitaj volas kredi vin
11 years ago.
 Jakvo
Jakvo
Strange Dieter ke vi ja konas la historion de la social-demokratoj, sed ne de la Stalinismo- Leninismo, Maŭismo, Pol Pott-ismo.
Kiam vi volas malpurigi poton de alia, unue zorgu ke propra estas senmakule.
11 years ago.
 Jakvo
Jakvo
Egon Krenz pravas. En socialismo ne ekzistu mortkondamno. Pro tio la komunismo de la Orient Eŭropo landoj estis tiel terura kaj anstataŭ ke ili estis laboristaj paradizoj, ili estis infero mem por tiuj kiuj havis alian opinion ol la permesata. Mi vidis hieraŭ dokumentan filmon pri Albanio la lando kiu daŭre estas profunde makulita de sistemo kiu estis barbara sed nomis sin komunista.
Iu ajn politika sistemo kiu ne permesas liberecon de paroli kaj pensi estas sistemo malhumana kaj pro tio malbona. Ĉiu sistemo kiu malpermesas liberecon de esprimo perfortas la homajn rajtojn (diras Amnestio Internacia kaj mi subtenas tion).
Al socialismo ni strebu kaj eblas diskuti pri ĝia aplikado kaj estonto. Sed la komunismo kiel ĝi ĝis nun estas aplikata estas same kruela aŭ eĉ pli kruela ol la nazia sistemo de Hitler . Tio estas la granda honoro al la Germanoj, ke ili akceptas kaj konfesis ke ili faris gravajn erarojn- almenaŭ tiuj kiuj subtenis naziismon. Bedaŭrinde la komunistoj restas ĉe iliaj sloganoj kaj malnovaj vortoj kiu alvokas ĉe suferantoj de tiu sistemo nur ĉagrenon.
11 years ago.
 Jakvo
Jakvo
@ Anĉjo. La plej fama verko de Camus, "La fremdulo" estas tradukita kaj ege bone tradukita en Esperanto de Michel Duc Goninaz kaj eldonita de SAT.
Michel Duc sukcesis transpreni la stilon de Camus kaj per tio li prezentis verkon kiun ĉiuj nepre devas legi.
Mi guglis al Camus, sed la solaj verkoj kiuj estas esperantigitaj estas La fremdulo, La justulo (tetraĵo) kaj teksto de mia amiko Djemil Kessous kies patro estis dum jaroj amiko de Camus. En laborĉambro de Djemil troviĝas bela foto de Camus, la patro de Djemil kaj Djemil kiel juna knabo.
11 years ago. Edited 11 years ago.
 Jakvo
Jakvo
Al @Ruĝulo,
Ĉu iam mi defendis kapitalismon?
Kiam libereco de esprimo por vi estas slogano, eble la komunistoj el Francio pensas same kiel vi kaj tiam mi komprenas kiel la Markovo/Levi klano konsideris normalan ke la plej juna Vito simple buŝsnuris min.
Mi sekvas rezonadon de Tonkin. Eŭropo ne respondecas pri morto de homoj sed la sistemo kiun ĝi defendas.
La malsameco inter la franca milito en Vietnamio kaj la murdo de milionoj da homoj en Ruslando kaj aliaj "komunistaj ŝtatoj" ne estas komparebla.
Mi ne defendas Usonon, sed la belga ŝtatsekureco registris min kiel anarĥiisto kaj jes antaŭ multaj jaroj mi havi skelkajn malfacilojn pri tio. Sed mi iroas kie ajn mi volas kaj kiam mi volas. Neniu sendas min al laborkampo por mia opinio. Mi povas laŭte klarigi ke la reĝo de Belgio estas idioto sen ke iu faras al mi malbonon.
Legu "7000 tagoj en Siberio" kaj komprenu kial ĉiu normala homo forte kaj ege kritikas la komunismon de la orientaj landoj. Jam Lanti kiun la nuna SAT-anoj plene forgesis forte kritikis la politikan sistemon en Ruslando. Nun SAT estas plene en manoj de tiuj kiujn Lanti kritikis. Jen la vero pri SAT.
11 years ago.
 Jakvo
Jakvo
Bone Petro vi ĉiam pravas. Vi estas la oraklo de SAT.
Via nepo kun subteno de vi kaj la familio Markovo buŝŝnuris min. Kaj tio estas vero kiun vi ne povas manipuli nek nei.
11 years ago.
 Jakvo
Jakvo
Neniu damaĝas SAT tiel multe ol vi faras Petro. Pensu foje kaj komprenu kion vi faras.
11 years ago.
 Jakvo
Jakvo
Diris Karl Marx: Kiu nepre volas havi la lastan vorton, estas la plej granda idioto.
11 years ago.

You must be a member of this group to reply to this topic. (Join?)