Group: Elektronike kaj esperante
Jump to top
RSS feed- Latest comments - Subscribe to the comment feed for this topic
- ipernity © 2007-2024
- Help & Contact
|
Club news
|
About ipernity
|
History |
ipernity Club & Prices |
Guide of good conduct
Donate | Group guidelines | Privacy policy | Terms of use | Statutes | In memoria -
Facebook
Twitter
MIKELO (Michel Derey…Ankaŭ mi ne plu aĉetas paperajn librojn, sed nur e-librojn. Por legi ilin mi uzas mian iPhone kun la programo Stanza. Ĝi estas tre malpeza. Mi portas ĝin ien ajn, kaj mi povas plenigi la malgrandajn paŭzojn, ekzemple en tramo aŭ trajno, legante. Pro mia profesio mi fakte ne vere legas, sed provlegas verkojn antaŭ ol la publiko povas aĉeti ilin. Se do mi rimarkas iun eraron, mi selektas la vorton aŭ tutan frazon aŭ alineon, kaj tuj sendas ĝin al la aŭtoro kun mia komento.
La komento de Manolo, ke ankoraŭ ne ekzistas vortaroj, kiuj estas vokataj aŭtomate, kiam la uzanto elektas vorton, ne estas tute vera. Almenaŭ en Stanza vi povas selekti vorton, tiam tuŝi la vortaron kaj vidi la difinon. Do la tekniko ekzistas. Restas la demando kiam la Esperanto-komunumo estos sufiĉe matura por liveri elektronikajn vortarojn al la industrio, kaj kiam estos sufiĉe da legantoj/aĉetantoj, por ke entute indu al firmao okupiĝi pri esperantlingva vortaro.