Group: Iper rondo de Sennacieca Asocio Tutmonda


La rajto al memmortigo


Jakvo
By Jakvo
16 Jul 2009 - 3 comments - 1 352 visits- Permalink   |   Translate title into English

Antaŭa diskuto pri "respondeco kaj juĝo" direktis nin al mortopuno. Afero kiu laŭ mi neniam estas pravigebla.
Sed morto havas plurajn vizaĝojn, same kiel amo.
Okazas ke homoj havas tiom da suferoj, ke ili decidas al memmortigo. Ni memoras, precipe tiuj, kiuj konas la historion de SAT, ke unu de la ĉefaj fondintoj de SAT, k-do Lanti elektis memmortigon anstataŭ konstantan ne elteneblan doloron.
Nun ekzistas en pluraj landoj la rajto al morto pere de eŭtanazio. La libereco mem decidi ke via vivo ne plu valoras la vivon, la elekto liberigi vin de neelteneblaj suferoj.
Ĉu nia rondo havas opinion pro aŭ kontraŭ al tiu rajto?
Comments
 Helena Tylipska
Helena Tylipska
Cxu gxustas turmenti la korpon suferantan de longa, longa tempo? Kiam unika espero estas iu "miraklo"? Miraklojn mi ne kredas, senfinan suferon mi terure timas, esti granda pezo por mia familio mi ne deziras. Kiam venos mia momento, lasu min trankvila, ecx mi petas; helpu min kapti tiun lastan trajnon al fina stacio.
14 years ago.
 Jakvo
Jakvo
Dum SAT kongreso okazinte en Milano inter la 18-a kaj 25-a de julio, ni decidis diskuti la temon en Sennaciulo, la oficiala revuo de SAT.
Viaj kontribuoj estas bonvenaj.
14 years ago.
 Jakvo
Jakvo
Kara karulo ĝuste en tio troviĝas al problemo. Multaj homoj malakceptas ke aliaj homoj decidas mem pri propra vivo aŭ morto. Persone mi favoras al leĝo kiu permesas al mi fini mian vivon, kiam mi ne plu koncideras ĝin valoran. Tio devas esti la rajto al memdecido, privata decido al kiu aliaj ne povas havi la rajton ŝanĝi tion.
Mi preferas ke tiuj homoj kiuj volas forlasi la vivon povas havi helpon de specialisto aŭ kuracisto kaj ne devas humilige feki en pantalono pro pendumigado.
Kredantoj en dioj, diras ke nur la dioj rajtas decidi pri vivo kaj morto. Ĉu pro tio mortas milionoj da infanoj pro malsato? Kaj en mia kazo, mi ne kredas en ekzisto de dioj. Do kredantoj forprenas al mi individuan rajton ĉu?
14 years ago.

You must be a member of this group to reply to this topic. (Join?)