Group: Iper rondo de Sennacieca Asocio Tutmonda


Venu al Milano


Jakvo
By Jakvo
23 Apr 2009 - 3 comments - 1 090 visits- Permalink   |   Translate title into English

Skala, Duomo, galerio Vittorio Emanuele, piazza-j, basilikoj, palazzo-j,

diversaj artoj, suno, kantoj, etoso neforgesebla,



Ĉion ĉi vi trovas en belega urbo kiu en 222 jaroj antaŭ Kristo nomiĝis Mediolanum.

Jes mi parolas pri Milano.

La belega urbo en la nordo de Italio. centro de modo kaj beleco.



Kiu ne revas viziti ĉi tiun belegan urbon, kiu ne volas trinki plej bongustan kapuĉinon sur suna plaĉo en urbo kiu ŝaŭmas kaj vivas. La dolĉa fari nenion. En najbareco la Lago Bela (Isola Bella).

Kiu ne volas viziti ĉi tiun urbon en etoso de amikeco, en etoso de Esperanto. Plenan semajnon inter la 18-a kaj 25-a de julio kiam vi povas promenadi tra stratoj kun nomoj kiuj sonas kiel sonorilo. Manĝi kun viaj amikoj el esperantio en unu el la famkonataj „Tratoria” pizon aŭ spageton.

Estas pli, multe pli en Milano kaj mi aliĝis por gustumi tion. Mi volas revidi novajn kaj malnovajn amikojn, partopreni diskutojn kaj prelegojn kaj viziti monumentojn kaj artaĵojn dum turismaj promenadoj kaj ekskursoj.



Mi partoprenos SAT kongreson, ĉar mi volas partopreni kongreson kie mi konas aliajn homojn, kie mi sentas min tuj hejme inter amikoj, kie mi ne perdiĝas inter miloj da homoj, sidi en salonoj tro malgrandaj aŭ devi estis ekstere pro manko da loko kaj tiel maltrafas interesan eventon.



La prezoj estas modestaj konsderante ke vi estas en monda urbo kun historio riĉega.

Kial vi ne venos. Ĝuu la etoson de kongreo kie krokodilado ne okazas, kie la nivelo de Esperanto estas alta, kie vi povas lerni kio estas SAT kaj ĝia laboro.

Mi invitas vin ĉiuj aliĝi al mirinda kongreso.

Plian informon kaj aliĝilon vi trovas ĉi tie .

Venu, ĝuu. Mi atendas vin

kore jakvo Schram, prezidanto Plenum-Komitato de Sennacieca Asocio Tutmonda
Comments
 Ivica Truto
Ivica Truto club
Karaj kamaradoj, se mi mem havus libera tempo por iu ajn E-remkontiĝo mi reservos ĝin por SAT kongreso, tamen ne pro iu ajn loko kie ĝi okazas sed pro la ideoj kaj sppirito de internacia kunlaboro por krei pli bona Mondo. Jam kelkaj jaroj mi estas malĝaja ĉar neniel sukcesas trovi liberan tempon por viziti ĝin, esperante ke mia situacio baldau ŝanĝigos kaj mi havos tian eblecon, al ĉiuj ĉeestantoj deziras sukcesan kaj memorindan kongreson...
15 years ago.
 Jakvo
Jakvo
Kial vi estas tiel brutala miksi vin en privataj aferoj de alia membro?
14 years ago.
 Jakvo
Jakvo
Libera tempo kaj maniero uzi ĝin estas privata afero kaj ruĝuloj povas postuli iun ajn, tio ne sanĝas ion. Kiam mi sentas ke por mi estas pli grava kaj utila sidi sur arbo kaj legi librojn, aŭ promenadas por pli bone esplori mian regionon, signifas ke mi ne havas liberan tempon por ekzemple partopreni Kongreson. Mi ekzemple, ne havas tempon partopreni UK ĉar mi partoprenas SAT kongreso kiu estas por mi multe pli valora kaj necesa. Do mi, pro privata kialo, ne havas tempon partopreni UK. La tempo post SAT kongreso mi uzas por analizi kaj pripensi kio okazis dum SAT Kongreso.
Amiko de mihavas grandegan birdokago, ĉar li nepovas lasi la birdoj sola dum pluraj tagoj, li ne havas liberan tempon por fari ion alian. Jen privata kialo alkiu neniu rajtas tuŝi. Li decidas mem pri kiamaniere li plenigas la tempon liberan. Sindikatoj kiuj volas decidi pri privata tempo de homoj prefere nenomu sin sindikato.
14 years ago.

You must be a member of this group to reply to this topic. (Join?)