Group: Information about Esperanto sister cities


Esperanto utilas por ghemelighaj renkontighoj


Manfred Westermayer
09 Mar 2020 - 90 visits- Permalink   |   Translate title into English

Freiburg en Breisgau estas en partnereco kun ch. 12 urboj tutmonde. Nia Esperanto-Grupo havas kontakton kun plej multaj el ili. Reciproka vizito okazis ghis nur kun 2 urboj (Besancon kaj Bierun, kies partnera urbeto estas Gundelfingen, najbare de Freiburg), krome aliloke okazis renkontighoj, ekz-e kun samideano el Suwon kaj Tel-Aviv je UK en Lahti kaj BET 2019. Okaze de Germana Esperanto-Kongreso 2017 ni ricevis salutkartojn kaj -mesaghojn de 10 el tiuj urboj.
Ni konstatas, ke Esperanto aparte taugas por internaciaj kontaktoj kun homoj el plej diversaj regionoj.

You must be a member of this group to reply to this topic. (Join?)