Group: TUTMONDA ESPERANTA FAMILIO


ESPERANTO EN KRAKOVO / POLLANDO - 2016 j.


Henryk
By Henryk
02 Jun 2016 - 84 visits- Permalink   |   Translate title into English

Karaj samideanoj,

aperis raportoj pri ekspozicioj okazintaj lastatempe en krakovaj universitatoj:

1. En Pola Esperantisto numero 5/2015 teksto "Esperanto - lingvo sen limoj" verkita de Leszek Kordylewski. Interrete legeblas enhavo kaj eblas rigardi kovrilon.

2. En ApudVistula Bulteno numero 1/2016 teksto "Ekspozicioj „Esperanto – lingvo sen limoj” en krakovaj bibliotekoj" verkita de mi. Eblas legi ĝin interrete sur retpaĝo www.esperantujo.aq.pl => Apudvistula Bulteno. Kaj jen kelkaj fotoj kaj sonmaterialoj pri la ekspozicioj: www.esperantujo.aq.pl/renkontoj

Bonvolu sciigi min se oni menciis pri la ekspozicioj en ankoraŭ aliaj gazetoj aŭ revuoj.

Ĉeokaze permesu al mi dissendi ankoraŭ foje programon de baldaŭaj jubileaj Esperantaj Tagoj de Krakovo kiuj okazos 3 - 5 junio 2016.

Dankante por via kontribuo mi elkore salutas

Adam Wilkus

You must be a member of this group to reply to this topic. (Join?)