Group: TUTMONDA ESPERANTA FAMILIO
Kun rideto pri Esperanto / 2015 j.
By
Henryk
|
KUN RIDETO PRI ESPERANTO
Pollando
La 17-an de julio 2015 jaro je la 15-a horo en la Vroclava Centro de Pliaĝuloj okazis la sekva renkontiĝo kadre de la ciklo „Kiel grandioza estas la mondo” .
Ĉifoje esperantistoj kaj neesperantistoj kune festis la proksimiĝantan 128-an datrevenon de la internacia lingvo Esperanto.
La programon, jam tradicie gvidis la direktorino de la Centro de Interkultura Edukado-Regiona Buroo Vroclavo – Małgosia Komarnicka. En sia belega prelego, sinjorino direktorino proksimigis al la publiko biografion de Ludoviko Zamenhof, historion de kreado de la lingvo Esperanto, kiu glorigis ĝian kreinton kiel talentan poligloton kaj genian interlingviston kaj ankaŭ, ke Ludoviko Zamenhof estis ankaŭ kreinto de novaj sociaj ideoj kiuj bedaŭrinde, de liaj samtempuloj, estis ignoritaj. Sinjorino Komarnicka substrekis, ke Esperanto estas ne nur facila kaj neŭtrala lingvo, sed ankaŭ la ideo de amikeco inter popoloj, la unuiĝo de homoj en la tuta mondo per komuna, neŭtrala lingvo kaj forigo de ĉiuj miskomprenoj.
Ŝi surprizis nin per informo, ke Esperanto plenumas ĉiujn kreitajn per usona sciencisto Chomsky kriteriojn de natureco (ĝi estas ordigita formo de naturaj lingvoj).
La programo "Kun rideto pri Esperanto" estis plena de spontaneaj reagoj kiel diskuto pri rolo de la internacia lingvo kaj ĝiaj ideoj.
Ne mankis ankaŭ kantoj en la lingvo Esperanto, kiujn belege kantis: esperantistino - sinjorino Zdzisława Kaźmierczak kaj simpatianto de Esperanto - sinjoro Dimczo Angelow. Spontanee oni sugestis al la publiko komunan kantadon, eĉ en Esperanto. La amuzo estis tiel perfekta ke la publiko volis plilongigi la programon, kantante kune la famajn kanzonojn "Guantanamera" aŭ "Clementine". Aplaŭdoj ne finiĝis …
Centro de Interkultura Edukado-Regiona Buroo Vroclavo per sia ciklo – “Kiel grandioza estas la mondo" jam pli ol unu jaro proksimiĝas al nieesperantistoj informojn pri Esperanto kaj ĝia kreinto. Kun granda plezuro mi partoprenas ĉiujn renkontojn de tiu ĉi ciklo, kiu helpis al mi decidi pri lernado de la lingvo Esperanto. Mi kredas, ke la revo de Ludoviko Zamenhof pri komuna internacia lingvo rapide realiĝos kaj, ke baldaŭ malaperos ĉiuj antaŭjuĝoj kaj malamikeco, kiuj trafas Esperanton.
Lidia Fit

The topic of this discussion has been edited by Henryk 8 years ago.
You must be a member of this group to reply to this topic. (Join?)
Jump to top
RSS feed- Latest comments - Subscribe to the comment feed for this topic
- ipernity © 2007-2024
- Help & Contact
|
Club news
|
About ipernity
|
History |
ipernity Club & Prices |
Guide of good conduct
Donate | Group guidelines | Privacy policy | Terms of use | Statutes | In memoria -
Facebook
Twitter