Group: TUTMONDA ESPERANTA FAMILIO


NOVAJ LIBROJ en la SCIENCA kaj TEKNIKA E-BIBLIOTEKO


Henryk
By Henryk
04 Jul 2014 - 98 visits- Permalink   |   Translate title into English

From: Lingvo-Studio / Szilvasi Laszlo, LS
To:
Novaj libroj en la Scienca kaj Teknika E-Biblioteko, STEB

Lingvon oni lernas por utiligi ĝin. La uzado en sciencaj kaj profesiaj kampoj tamen postulas – krom la entuziasmo – ankaŭ termin-arojn kaj fakajn esprimojn. Antaŭ ol verki iun ajn sciencan aŭ fakan artikolon oni devas konatiĝi kun la jam ekzistantaj terminoj, fakaj esprimoj kaj parolturnoj.

Ĉe "Scienca kaj Teknika Esperanto Biblioteko", STEB estas kolektataj Esperantlingvaj teknikaj kaj natursciencaj artikoloj, verkoj kaj elektronikaj libroj.

Liston de nove aldonitaj libroj ni publikigas de tempo al tempo en interretaj retlistoj kaj pere de Ret-Info. Se vi konas sciencan, teknikan verkon, ne registritan ankoraŭ en STEB, kun danko ni akceptas vian informon pri ĝia reta trovadreso, aŭ rekte ĝian dosieron mem.

STEB estas funkciigata de "Lingvo-Studio, LS" en la Esperanto-Centro Eventoj en Budapeŝto, kaj ne ricevis eksteran financan subtenon nek de landa asocio, nek de E@I aŭ ESF, nek de aliaj instancoj...

Adreso de STEB estas: www.eventoj.hu/steb

Oficejaj kunlaborantoj: Szilvási László kaj Mészáros István, kontakteblo: oficejo@eventoj.hu

Multajn dankojn al ĉiuj aktivuloj, helpantoj, kunlaborantoj!

Szilvási László

You must be a member of this group to reply to this topic. (Join?)