Group:  Mac kaj Esperanto


Esperanto now available for iPad / Esperanto nun havebla por iPad


Henri Masson
By Henri Masson club
21 May 2010 - 2 comments - 1 171 visits- Permalink   |   Translate title into English

Tiun informon mi ricevis de Ian Fantom tra la listo Reago :
http://prmac.com/release-id-12649.htm

Tio ne interesas min persone, almenaŭ ĝis nun, sed tio eble interesos aliajn ;-)
Ĉiukaze, temas pri signifa paŝo de Esperanto sur tiu tereno.
Comments
 Henri Masson
Henri Masson club
Kaj jam nun jen reago de Jacob Norfalk — jacob.nordfalk@gmail.com — kiu aperis en "Reago" :

Haha, tio ĉi estas ridina sensencaĵo.
"Esperanto" ne haveblas por iPhone. Temas pri angla-Esperanto-vortaro :-)

Pro la fermeca sinteno de Apple oni eĉ ne kapablas la ĉapelitajn literojn
kaj ne en la proksima estontenco kapablos (
http://iphoneo.info/klavaro-por-ifono#more-704).

Se vi emas esperantumi vi forĵetu vian iFonon kaj aĉetu Android-telefonon,
ekzemple unu el tiuj de HTC (http://www.htc.com).

* Sistemo estas malferma.

* Fontokodoj estas malfermaj.

* Kaj, pro la malfermeca naturo, ekzistas kompreneble jam klavaro por
Esperanto:
http://bubiloop.com/android-tools-anysoftkeyboard


Jen ekranfotoj kaj priskriboj: http://nighstar.net/blog/?p=367#more-367


Pro la fermeca naturo de iFono tiaj alternativaj klavaroj ne povas ekzisti
por iFono, do vi povas nur esperi ke Apple iam emos enmeti Esperanton en la
kerna sistemo (kaj kio estas la probableco de tio?? haha), aŭ rompu la
protekton de la operaciumo (t.e. 'rooting' de la telefono).

Pri Google Android oni povas voĉdoni por Esperanto ĉe la hejmpaĝo (
http://code.google.com/p/android/issues/detail?id=1730) kaj eblus eĉ mem,
sendepende, prilabori la enmeton de Esperanta klavaro en la kerna sistemo.
Nur mankas la kapabla homo kiu povas doni la tempon kaj pretigi la necesajn
ŝanĝojn, ŝajne.
13 years ago.
 Jakvo
Jakvo
Interesa la aserto de Jakob. Tamen mi preferas bonan telefonon eĉ se ĝi ne subtenas Esperanton kaj tenas mian iPhone. Kaj pli sekva certe estas denove saman aparaton.
Mi povas per iPhone perfekte elturniĝi.
13 years ago.

You must be a member of this group to reply to this topic. (Join?)