All articles concerning %name%

Photos | Docs | Articles
    
  • MIA TRADUKO : POEMO DE VERLAINE ...

    Mi provis traduki la famkonatan poemon de VERLAINE al ESPERANTO... Bedaŭrinde estas mi nek tre bona esperantisto nek... tre bona poeto!!! Do bonvolu pardoni miajn erarojn (eble eĉ korekti ilin!) kaj - kompreneble - la multe malpli bonan valoron de la traduko ol tiu de la mirlaboro de Paul VERLAINE ! Ĉefe mi provis esprimi esperante kaj fidele plejeble la francan signifon de la originalaj versoj. Tamen mi ankaŭ klopodis konservi regulan ritmon sed la sessilabo-versoj iĝas oksilaboj en mia traduko. Neankaŭ la rimoj havas saman ordon. Malfacila laboro... Sed ni ne forgesu, ke VERLAINE diris pri sia poezio "De la Musique avant toute chose!" ( "Muziko antaŭ tutaĵo! ")... Mi esperas, ke tamen la traduko iom plaĉos al vi!