All articles concerning %name%

Photos | Docs | Articles
    
  • LA REKONSTRUOTA LERNEJO

    20120829 135104
    En ĉi tiu ekzakta momento, normale, mi ne estus tie ĉi. Mi devus esti laboranta en publika lernejo de mia urbo, Atibaia, San Paŭlo, Brazilo. Mi ne laboras nun, ankaŭ ne laboros morgaŭ, nek postmorgaŭ kaj tiel same en la venonta semajno. Ne, mi ne estas senlaborulo! Hieraŭ mi laboris ĝis la 23h horo kaj tuj iris al mia hejmo por manĝeti ion antaŭ mia dezirega bezono ripozi sur mia lito ĉar, en la sekva mateno, multe da laboro atendus min, en la privata lernejo kie mi ankaŭ laboras, sed nur…

  • Rapida angla ekzameno! A0 :-)

    Antaŭ multe, multe da tempo mi partoprenis la unuan semestron pri angla kurso. En la fino, mi kaj mia kolego estis en la vico de la parola ekzameno kaj li iris unue. Rapide li revenis kaj mi komentis: -Kia rapideco!! Li diris: La instruistino faris nur unu demandon, mi respondis kaj ŝi petis al mi ke mi leviĝu kaj foriru de la ĉambro... ???? - Kion ŝi demandis al vi?? (Scivoleme mi demandis) - " DO YOU SPEAK ENGLISH ?" (Ĉu vi parolas la anglan?) - Kion vi respondis?? - Jes…

  • senerarigu la portugalan

    Estou mais que certo de que a rebelião fervendo hoje nos países árabes se expandirá para o das antigas repúblicas soviéticas muçulmanas .

  • Portugalujo

    Mi ĵus revenis, kaj la impresoj interpuŝiĝas. Mi amis la landon kaj ĝian popolon. Mi klopodis lerni iomete de la bela portugala lingvo. Lege mi komprenas multegon, aŭde nur apenaŭan malmulton. Lisabono vere vizitindas. Tiomon da belaĵoj tra la tuta urbo oni trovas malofte. Ve, la urbo ne ĉie estas bone mastrumata. Multaj flegindaj kvartaloj staras duonruine kaj estas priloĝataj de la mizeruloj. Mi plublogos pri Portugalujo. Ĝis la relego!