All articles concerning %name%

Photos | Docs | Articles
    
  • MAJSTRA HIPOKRITECO TRA LA RINGOJ

    La Olimpiaj ludoj (kialaĉe oni nomas ilin -ikaj?) montris la hipokritecon de la nuna okcidenta mondo. Oni aŭdis kelkajn skandalojn. Iu grekino malestime nomis siajn malhelhaŭtajn konkurantojn, iu alia, pli precize ties koramiko aperigis ion similan en la reto, kaj la novaĵoj ĉirkaŭiris tra la komunikiloj ktp. Tamen kiam la teamo de Libano rifuzis trejniĝi en la sama ejo kaj samtempe kun la israela teamo, neniu rimarkis, nek rimarkigis tion. Alikaze punebla kaj punenda, la fremdulmalamo ĉi-ka…

  • DUOBLA MEZURILO

    VERDSTELA ŜTATESTRO
    Kiel ĉiam oni aplikas ĝin eĉ ne zorgante ke la simileco inter la kazoj vekos tute trafan demandon: — Karuletoj, kial vi hipokritas? Do kiam Saddam Hussain buĉis sian popolon restarigante la ordon, liaj agoj restadis "interna afero" en kiun neniu enmiksiĝu. Ankaŭ kiam li invadis alian landon kaj atakis du aliajn landojn, tio restis "interna afero" eble kondamninda, sed neniukaze punebla deekstere. Kiel tamen Usono (mi prefere diru : Usonaĉo, por ke vi komprenu) enmiksiĝis, la ĝis…

  • Subtenu novan filmo-projekton

    Subtenu novan filmo-projekton "La Plejpleja Festivalo". Paŭzu dum 10 minutojn, kaj bonvolu rigardi tiun fimeton www.indiegogo.com/laplejplejafestivalo kaj disvastigi ĝin inter viaj geamikoj - Vi povas fari kontribuojn, elekti rekompenson aŭ simple sekvi la novaĵojn pri la projekto. Se sufiĉe da homoj apogos ĝin, eblos realigi "La Plejpleja Festivalo"n.

  • POZITIVA PENSADO

    Mi havas nenion kontraŭ ĝi, tamen libera de subkondiĉo nepre aprobi ian ajn stultaĵon. De kie oni entute lernas pensi negative? Eble legante klasikaĵojn, kiuj influis nian pensmanieron sufiĉe fie. Ekzemple: studento venas hejmen por retrovi sian patron murdita kaj la patrinon forlogita de la onklo. Aŭ batalinta edzo venas hejmen post longa vagado kaj vidas sian propran domon plena je viroj volantaj edziĝi al sia ankoraŭnevidvino. Do ambaŭ revenintoj devas verŝi sangon. Iru ins…

  • NORVEGAJ LECIONOJ (kiu pretus lerni ion ajn?)

    Mi legas multajn blogojn kaj okulatestaĵojn por kompreni, kio okazis en Norvegujo. En la pactrankvila lando, kie okazas ne pli ol 30 murdoj jare... Kio gvidis la murdiston? En Usono ja ekzistas civitanaj grupoj, kiuj batalas kontraŭ la federa registaro. Kontraŭ kiu kaj pro kio batalis ĉi-kazulo? Dume dissciiĝas harostarigaj detaloj. La ĉefurba policestro konfesis: Men det var blant annet problemer med å finne transport ut på øya. Do d um unu horo kaj duono (!) la norvega polico…

  • Metante punkton sur i-n kaj trastrekante t-n

    Se estus la unua de aprilo, mi komprenus la aferon, sed meze de la nuna frosto la tuto sonas iomete missezone... www.esperanto.org/Ondo/Ondo/192-lode.htm#192-01 Al.Korĵenkov tute senironie nomas Fikastron soldato de Esperanto kaj Al.Osincev nomas Kubon Insulo de libero , tute sencitile. Ne ĉiom klaras, kion celas la unua: kio signifas "soldato de Esperanto"? Kiujn proesperantajn batalojn partoprenis Fikastro? Kontraŭ kiu li batalis? Se li estas soldato, kiuj estas la…

  • unu el la plejaj malbenoj de blogado

    Oni ial ajn legas la plej lastan blogeron kaj ne plu legas la antaŭajn. Se mi iam ajn aperigis unu blogeron tuj post la alia, la antaŭlasta restas nelegota.

  • METALA KOMPILO

    METALA KOMPILO Demo el Metala Kompilo Relanĉo de la Metala Kompil-projekto Karaj metalulaj artistoj/bandoj. Kiel vi ja scias Vinilkosmo ekde la jaro 90a lanĉis sian unuan kompil-projekton kaj de tiam plenumis tutan serion de diverstilaj kompiloj (Vinikosmo-Kompil' Vol.1 & 2, Kolekto 2000, Esperanto subgrunde, Elektronika kompilo) dank' al la kontribua partopreno de multaj artistoj kaj kunlaborantoj. En 2006 Vinilkosmo lanĉis la projekton de la meta…

  • (eo / fr) Jen kelkaj kantoj de Gijom... / Voici quelques chansons de Guillaume

    Fek al Esperanto Une petite reprise de la Pafklik / Eta shtelado de la Pafklik Tekstoj / Textes Chanson du docteur Zamenhof Tekstoj / Textes La postrompiĝa temp' Tekstoj / Textes

  • (eo) FESTO 2009 mojosis !

    El blog d'Olivier FAURAX http://ofaurax.free.fr/blog/index.php5/2009-09-17-00h09-0200.xml FESTO 2009 mojosis ! Por miaj someraj ferioj, mi decidis reiri Esperantujen, kiel mi faris en 2006 en la kastelo de Grésillon , por daŭrigi la praktikon de esperanto en efektiva okazo . FESTO estas ĉiujara renkontiĝo organizata de JEFO (espéranto-jeunes). Tiujare, renkontigô okazis en Zwingenberg en Germanio, ekde la 8a ĝis la 15a de aŭgusto, kun la helpo de GEJ , la germania…

  • (eo) HIPHOPA KOMPILO, Libere elshultebla nun !!!

    Finfine la hiphopa kompilo (HHK) aperis sed en paralela libera projekto ekster Vinilkosmo fare de kolektivo de hiphopaj artistoj sub la gvido de DĴ Roĝer kaj Platano. Ĝi enhavas hiphopajn / repajn artistojn de Eterne Rima ĝis Tone kaj la Pafklik kiel plej famaj repuloj sed ankaŭ estas aliaj malkovrindaj ! Elshutleblas Tie: http://hiphopesperanto.blogspot.com Por Auskulti : http://www.ipernity.com/doc/rogerborges/album/141687

  • LA POLOJ EN LA NORDO DE FRANCIO / Les Polonais du Nord de la France

    Jen tre interesa libro, kiun mi ĵus legis pri "la Poloj de la Nordo". Fakte en la regiono, kie mi logxas enmigris multaj Poloj ĉefe ekde 1919. Multaj el ili laboris por agrikulturo. Sed ĉi tie, apud Thumeries, ministoj estis la plej multaj - kelkfoje pli ol 40% el la tuta logxantaro estis de polaj familioj. Post la dua Mondmilito, certaj el ili reiris Pollandon kun siaj infanoj, sed la plej multaj elektis la francan naciecon kaj restadis en Francio malgraŭ malfacilaj vivkondiĉoj kaj eĉ racismo…

  • Esperanto-ARTISTOJ en IPERNITIO / Artistes sur Ipernity / Artists in Ipernity / Artistas en Ipernity

    Nun pli kaj pli da Esperanto-artistoj malfermas paĝon ĉe Ipernity Jam eblas trovi kompilite ĉi sekve jenajn artistojn aŭ muzikistojn de pluraj bandoj .. La listo estos ĝisdatigita kiam alvenos novaj esperanto-artistoj ... Vizitu iliajn paĝojn, invitu kaj aldonu ilin al via reto... fariĝu amikoj de la esperanto-artistoj por pli bone malkovri la esperanto-muzikkulturon kaj subteni ĝin ! Esperanto-artistoj solaj aŭ en muzikbandoj : Albert-Felix Nagy el la Ruma…