All articles concerning %name%

Photos | Docs | Articles
    
  • NILS HOLGERSSON KAJ LA CENZURO

    Mi estas leganta la romanon en la bonega Esperanta traduko de Sten Johanson, sed foje enrigardas alilingvajn tradukojn. Ĉemane mi havas la anglan, la germanan kaj la rusan. Ĉi-lasta estas altaŭgigita al la kondiĉoj de la traduktempo. En la originalo, romankomence, la gepatroj de la knabo foriras al la preĝejo kaj taskas al la filo tralegi la predikon en la libro. En la rusa traduko la gepatroj forrapidas al la foiro kaj ordonas al la filo pretigi la hejmtaskon... Tre imagoriĉa ŝanĝo, ĉu…

  • Paĝaro en Esperanto

    Temas pri la paĝaro kiun oni malkovrigis al mi antaŭnelonge: www.kristana-misio-en-esperanto.si/ Troveblas kelkaj vere legindaj verkoj. La kontakto kaj kreado de la persona konto ankoraŭ ne funkcias.

  • SENPAGA BRAKUMO!

    Lasu unu brakumon kaj ricevu du plene senpagaj! :-)

  • ESPERANTO - Lingvo Pura?

    El SANKTA BIBLIO, malnova testamento, CEFANJA Ĉapitro 3, 8-17 http://www.site-berea.com/c/sb/index.html

  • la "epokofara verko"

    Oni eĉ proponis Nobelpremii la verkinton... Temas pri "La infana raso" de William Auld. Mi iomete relegis ĝin hodiaŭ. Estas nenio alia ol longspira socikritika artikolego : tute mezbrova, ial ajn rimita kaj ĝuste tial taksata "poemo". Bonintencaj sentencoj, remaĉitaj humanismaĵoj, malprofundaj filozofiaĵoj fluas riverege. Oni esperas kapti ion novan, ne jam diritan, sed vane. Neniu fiŝo pluvivas en la supo. Citaĵoj pruvantaj la malon pli ol bonvenus.