All articles concerning %name%

Photos | Docs | Articles
    
  • Portugalujo

    Mi ĵus revenis, kaj la impresoj interpuŝiĝas. Mi amis la landon kaj ĝian popolon. Mi klopodis lerni iomete de la bela portugala lingvo. Lege mi komprenas multegon, aŭde nur apenaŭan malmulton. Lisabono vere vizitindas. Tiomon da belaĵoj tra la tuta urbo oni trovas malofte. Ve, la urbo ne ĉie estas bone mastrumata. Multaj flegindaj kvartaloj staras duonruine kaj estas priloĝataj de la mizeruloj. Mi plublogos pri Portugalujo. Ĝis la relego!

  • Casa Rosa aŭ filmo pri la frenezaj esperantistoj...

    www.youtube.com/watch Mi eksciis pri ĝi nur hieraŭ. Neniu el la ruslandaj esperantistoj priparolis ĝin... Strange... Bela kantistino estis murduta dum la kantado en esperantista klubo en 1920aj jaroj. La krimesploron kondukas kelkaj personoj paralele kaj intermalhelpe. La esperantistaro estas montrata tre karikature, tamen meritite. La aŭtoro bone konas la medion. La lanti-istoj, la homaranistoj, la idistoj interbatalas en la lando mem bolanta en la kaldrono de la intercivitana…