0 favorites     0 comments    285 visits


Authorizations, license

Visible by: Everyone
All rights reserved

285 visits


Antaŭmendkampanjo Esperanto Subgrunde Vol.2

Antaŭmendkampanjo Esperanto Subgrunde Vol.2
ANTAŬMENDA KAMPANJO POR NOVA ESPERANTA PUNKROKA KOMPILO

Nova punkkompilo "Esperanto Subgrunde vol.2" kun kantoj en la neŭtrala internacia lingvo Esperanto aperos ĉi-jare! Ĝi estos eldonita de esperanta muzikeldonejo Vinilkosmo. La albumon partoprenas dudek bandoj el dek landoj.

Esperantokoro estas roko kontraŭ lingva diskriminacio kaj malegaleco, kontraŭ rasismo kulturŝovinismo. Tio estas termino por ajna subgrunda rokmuziko kun kantotekstoj en la internacia neŭtrala lingvo Esperanto.
Inter la partoprenataj bandoj estas JoMo kaj Liberecanoj (Francio, kanzonpunko), Piĉismo (Ukrainio/Litovio, hardkorpunko), Krio De Morto (Polio, industripinko), René Binamé (Belgio, kanzonpunko), Stomachal Corrosion (Brazilo, grinckoro), Brassens Not Dead (Francio, kanzonpunko), Corbata (Japanio, grinckoro), Pixamandúrries (Katalunio, punko), Frakasu (Rusio, hardkorpunko) kaj multaj aliaj.

La kompilo subtenas la alternativan kaj solidaran edukan projekton "La Escuelita".

Pliajn detalajn kaj kompletajn informojn pri la antaŭmendkampanjo vi trovos ĉe:
fr.ulule.com/-esperanto-subgrunde-2-compilation-du-punk-en-esperanto

Por rusoj kaj ukarinanoj vidu kaj antaŭmendu ĉi tie en Esperanto :
www.vinilkosmo-mp3.com/eo/blogo/210-anta%C5%ADmenda-kampanjo-por-nova-esperanta-punkroka-kompilo.html

Antaŭmendu ĉi tie en la Rusa :
www.vinilkosmo-mp3.com/eo/blogo/211-%D0%BD%D0%BE%D0%B2%D1%8B%D0%B9-%D0%BF%D0%B0%D0%BD%D0%BA-%D1%81%D0%B1%D0%BE%D1%80%D0%BD%D0%B8%D0%BA-%D0%BD%D0%B0-%D1%8D%D1%81%D0%BF%D0%B5%D1%80%D0%B0%D0%BD%D1%82%D0%BE-%D0%BE%D1%82%D0%BA%D1%80%D1%8B%D1%82%D0%B8%D0%B5-%D0%BF%D1%80%D0%B5%D0%B4%D0%B7%D0%B0%D0%BA%D0%B0%D0%B7%D0%B0.html?fbclid=IwAR2Kiv8YitGTTy3NaiCfNpM3KKrL0RXrJELY-pht0Jbyy_jWQ-oiN3fUkBo
Translate into English

Comments

Sign-in to write a comment.