See also...


Keywords

Martin Strid


Authorizations, license

Visible by: Everyone
All rights reserved

675 visits

Martin Strid

Martin Strid
-Dimanĉon 26an je la 12a 00
-Lundon 27a je la 14a 00
-Mardon 28n je la 13a 00
-Vendredon 31an je la 16a
en MAS

Martin Strid

BALADAJ ĈENDANCOJ – FORTIKAĴO POR NIA LINGVO!

Ĉendancoj baladaj helpas vivteni kaj fortigi malgrandan lingvon, kiel montras sperto de miljara tradicio en Feroaj Insuloj. Ĉendancon kaj rekantaĵon ĉiuj povos partopreni. Ĝi donos intensivan etoson al kunveno. La kantoj fortigos la lingvon por komencantoj kaj malofteparolantoj. Kaj novaj heroaj baladoj instruos nin pri historio de Esperanto.

Martin Strid (ĵus veninta de balada konferenco en Ferooj) prezentos heroajn baladojn longajn kaj ankaŭ iom da svedaj mallongaj. Vi dancu kaj kantu ilin. Malnova Bresta balado, tradukita el la feroa, rakontas kiel senpatriĝis Sigmund, misionto de kristanismo. Nove verkita Valdemara balado dum horo rakontas komencon de Esperantomovado kaj heroajn agojn savi homojn de nazioj. (Tekstojn trovu je http://nk.tone.se.

Venu aŭdi pri bravuloj, ĉendanci, rekanti kaj enfali en la ritmopaŝan "trancon" mensopurigan de monotona melodio!

Jan Kozek has particularly liked this photo


Comments