See also...


Authorizations, license

Visible by: Everyone
All rights reserved

371 visits

Koncerto de afrimaj ritmoj kun Zhou-Mack Mafuila - Marde 28an

Koncerto de afrimaj ritmoj kun Zhou-Mack Mafuila - Marde 28an
Mardon 28an de julio je la 21:15
en salono Zamenhof (sekve de Getch Gaëtano)

Zhou-Mack Mafuila

Li estas delonga afrika regemuzikisto kiu ludas multkoloran muzikon, ege ritman kaj dancigan.
Lia muziko estas miksaĵo de varma afrika regeo, Ĵazo, roko kaj bluso.
Kun engaĝitaj tekstoj, li kantas protestante kontraŭ milito, malsato, diskriminacioj, kaj alvokas al intergenta amo.
Li eklernis esperanton en 1982 kaj agadis kiel vicprezidanto de la siatempa «Esperanto Instituto de Zairio» kaj ankaŭ li estas la fondinto de la junulara konga esperantista movado,kies nomo estis «Zairia esperantista junulara organizo».
Li enmigris Eŭropen en 1990 kaj vivas en Francio.
Li kunlaboris kun internaciaj artistoj el tre diversaj muzikstiloj kaj akiris sufiĉe da spertoj por krei propran grupon.
Zhou-Mack Mafuila jam registris 3 diskojn per kantoj en diversaj lingvoj kaj ankaŭ lia lasta disko «Originoj» estas 15 titola KD kantita en la internacia lingvo esperanto.
La koncertoj de Zhou-Mack Mafuila, akompanata de muzikistoj el diversaj originoj, estas magia muzika vojaĝo neforgesebla.

Comments