Katalin Kovats

Katalin Kovats

Posted on 11/11/2009


Photo taken on August 14, 2009


See also...


Authorizations, license

Visible by: Everyone
All rights reserved

558 visits

Sankta Marteno de Tours

Sankta Marteno de Tours
La episkopo de Tours
Laŭ la legendo okazis en la jaro 338 en la franca urbo Amiens, ke romia soldato, imperiestra gvardiano, surhavanta kirason, kaskon, ŝildon, glavon kaj ruĝan mantelon, garnitan ene de ŝafa felo, renkontis almozulon. La mizerulo estis apenaŭ vestita kaj en tiu vintra tago frostis al li en la tuta korpo.
La soldato, havante kun si neniun valoraĵon, per la glavo duonigis sian mantelon kaj donis la duonon al la almozpetulo. Sekvanokte aperis en la sonĝo de la bonkora soldato Jesuo, vestita en lia mantelduono. Tiam la soldato komprenis, ke lia helpito estis neniu alia ol Jesuo mem.
Sennombraj legendoj pri kuracado, revivigo kaj aliaj mirakloj postrestis pri la plej konata sanktulo de Eŭropo, pri Sankta Marteno de Tours. [tur] Jes, oni nomas lin laŭ lia mortoloko kaj agadtereno de siaj lastaj vivjaroj. Mi tamen memorigu vin ankaŭ pri lia naskiĝurbo Savaria, nuna Szombathely [sombathej] en Hungario (tiama Panonio), al kiu loko ankaŭ min centoj da ligoj katenas. Tie li naskiĝis ĉirkaŭ la jaro 317.
Dum siaj adoleskaj jaroj li vivis en Pavio, en la hejmurbo de sia patro, en Norda Italio. Havante 15 jarojn, pro la volo de sia patro, Marteno aniĝis al la persona gardistaro de la romia imperiestro Konstantino la 2-a, kiu tiutempe loĝis en Milano.
Marteno partoprenis en armeaj bataloj inter romianoj kaj alemanoj en Gaŭlio, sed li pli kaj pli konvinkiĝis pri la kristanismo kaj la morala malĝusteco de armea batalado. Bedaŭrinde nur en sia 40a vivojaro li sukcesis forlasi la militistan vivon kaj povis fordoni sin al la servado de Dio.

Legu la tutan artikolon:
cxi tie: http://www.edukado.net/post/22207 aux

http://www.ipernity.com/doc/katalin.kovats/5792759

http://fr.wikipedia.org/wiki/Martin_de_Tours

Ester has particularly liked this photo


Comments
Ester
Ester
Very historic and beautiful
9 years ago.
Kakas Árpád
Kakas Árpád
Jól tűri a piszkálást :)
8 years ago.