edukado.net

edukado.net

Posted on 10/27/2009


Photo taken on October 27, 2009


See also...

Bibliografio de Esperanto Bibliografio de Esperanto



Authorizations, license

Visible by: Everyone
All rights reserved

1 429 visits

Sub la verda standardo

Sub la verda standardo
Bv. legi plu en la BLOGO


Kial oni elektis tiun ĉi lernolibron por la eksperimento?
La elirpunktoj por trovi lernilon estis la subaj:
1) la lernolibro devas esti internacie uzebla
2) sekve la tekstoj, inkluzive demonstraĵojn kaj klarigojn estu nur en Esperanto
3) ili respondu al la infana komprenoŝtupo
4) la lernolibro donu al la infanoj la eblecon memstare labori
5) tial, ĉiuj novaj vortoj en ilia signifo estu klare ekkoneblaj kaj troveblaj sen uzado de aparta vortaro
6) la leksiko aperu laŭ sia ofteco kaj konsideru minimumon
7) la gramatiko mem prezentiĝu el la teksto
8) la lingva materialo sufiĉu je maksimumo por dujara eksperimenta periodo
9) la lingva materialo ebligu minimumon da lingva kono en buŝa kaj skriba formoj
10) la lernolibro estu laŭ aspekto alloga.

En pli malvasta elekto estis:

Esperanto de Szerdahelyi,
Tom kaj Tina de Nederland
Privilegia vojo de Setälä kaj
Sub la verda standardo de Korte.

Por la eksperimento fine onid ecidis uzi Sub la verda standardo, ĉar ĝi pli respondecas al la aĝo de la infanoj (8 ĝis 9), krome ĝi plenumas la plimulton de la postuloj, kvankam laŭ la punktoj 6 (leksiko) kaj 10 (aspekto) ĝi ne respondas al la kondiĉoj.
Ĝi estas bone ordigita laŭ jena skemo:
1. vortoj
2. legado
3. respondado
4. kompletigado
5. serĉado
6. atentigado
7. elektado
8. skribado
9. frazformado
10. korektado
11. rakontado
12. kantoj

(el al libro de Sonnabend: Espertanto: lerneja eksperimento: raporto, analizo, konkludo. Edistudio, 1979, 26-27p.

Comments
edukado.net
edukado.net
Legu la prezenton en la Katalogo de edukado.net
8 years ago.
Katalin Kovats
Katalin Kovats
Mi trovis en la reto ke Esperanto Jongerengroep Groningen uzis la libron.

http://www.xs4all.nl/~wvganswk/jongerengroep.htm
8 years ago.
Bernardo
Bernardo
Ĉu vi ne volas aldoni ankaŭ al la grupo "Bibliografio de Esperanto" (same la fotoj de la aliaj libroj)?
8 years ago.
edukado.net has replied to Bernardo
Dankon pro la ido, mi ĵus faris. Amike, Katalin
8 years ago.
Bernardo has replied to edukado.net
Dankon kaj koran saluton.
8 years ago.