Helena Tylipska

Helena Tylipska

Posted on 07/26/2008


Photo taken on July 13, 2008


With...

Leiela (MCR)

See also...


Authorizations, license

Visible by: Everyone
All rights reserved

1 524 visits

Helena

Helena
Tiam mi estis kvinjara, kun mia patro mi loĝis en Lvov kaj dua mondmilito frenezis

Hai Da, Danilo-MG, Hanna Libera, Leiela (MCR) and 3 other people have particularly liked this photo


11 comments - The latest ones
Pavel Nechvile
Pavel Nechvile
Kial nur floro de infanaĝo? Konstante ĝi estas ŝatata floro.
10 years ago.
Helena Tylipska
Helena Tylipska
Pavel, vi pravas, ĝi estas ĉiam ŝatata, por mi tamen estas iom pli speciala, ĝi akompanis mian infanaĝon, kreskis en ĝardeno de miaj patraj avoj, poste venis tiu foto, poste kreskis en mia ĝardeno, kiam mi povis havi ĝin, kaj ankaŭ dum mia unua komunio la preĝejo estis dekorita per blanka siringo, mi havas specialan preferon por ĝi kaj krome ĝi memorigas al mi mian Pollandon, en Italujo ĝi ne estas tiel ofta kiel en mia patra lando.
amike Helena
10 years ago.
Stykowski Czestyk
Stykowski Czestyk
feliĉa infaneco ni ĉiuj revenasal ĝi! kun espero ke maljuneco estoes almenaŭ duone la sama,ĉiam via amiko czeslaw,
10 years ago.
Maria Zarębska
Maria Zarębska
Miaj geavoj ankaŭ naskiĝis en Lvovo. En pasinta jaro
mi vizitis Lvovon unue fojo, grandaj sentoj......
Agrablan semajnfinon!
9 years ago.
Edith Jaffré
Edith Jaffré
Mi vidis ke dum via infaneco vi multe suferis pro milito,
tamen vi estis bela knabino!
Bonan finsemajnon
Amike
7 years ago.
jadranka miric
jadranka miric
Bela knabino ,kara Helena ,kun siringoj
7 years ago.
Ivar
Ivar
Dum Sovetia tempo mi multfoje vizitis la urbon Lvov en Ukrainio.Belega urbo gxi estas,precipe
la malnova parto de la urbo.
5 years ago.
Leiela (MCR)
Leiela (MCR)
Tre serioza knabino, montras ke kutimoj estis forte edukite, sed la knabino belegas, nun mi vidas saman knabinon, saman animon kaj koron, saman sintemon, oni diras en mia lando: "Genio kaj figuro, ĝis la sepulto". Bondeziroj al vi.
5 years ago.
Maria Mickle
Maria Mickle
rememoro de ne tro bona tempo - ĉu ĝis hodiaŭ vi estas tiom serioza ?
5 years ago.
Jevgenija Sorokina
Jevgenija Sorokina
Kia kortuŝa vi estis! =)
4 years ago.
Mori
Mori
Bela knabino vi estis Helena, kaj mi bedaŭras pri via militsuferoj. Milito ja estas Iinfero sur la tero kaj mi havas neniom da respekto por militemaj politikistoj kiuj deklaras, kauzas militon kaj konsekvence senpekaj homoj, ĉefe infanoj devas suferi...tiuj kiuj rekte aŭ malrekte kreas militon simple estas diabloj. Mi ŝatus vidi en mia vivo ke homaro atingos al tiu nivelo de homeco kaj matureco ke oni deklaros la finon de militoj por ĉiam.
4 years ago.