0 favorites     1 comment    645 visits


Authorizations, license

Visible by: Everyone
All rights reserved

645 visits


Okupado de Palestino

Okupado de Palestino

Comments
 Tom Nylund
Tom Nylund
Kelkaj konsiderendaĵoj:

La judoj havas rajtojn al la teritorio. En tiu teritorio situis iam la antikva Izraelo kaj la judoj starigis fortajn ligojn al sia patrujo dum 2000 jaroj.

Neniam ekzistis ŝtato nomata Palestino.

La judoj observis la naciisman deziron de la araboj kaj akceptis la planon de dispartigo en jaro 1947.

Tamen la araboj ne akceptis tiun planon.

Ĉar la ambaŭ popoloj havas rajtojn al la teritorio ili devas vivi tie kune, en paco kaj justeco.

Kiam Israelo deklaris sin sendependa – kio neniel devus esti malĝuste – la najbarlandoj atakis la ĵus naskitan landon.

Dum tiu milito la ambaŭ flankoj faris maljustaĵojn, kiel okazas normale en militoj. La rezultoj de la milito estis ke Israelo travivis la militon kaj ke estiĝis 700 000 palestinaj rifuĝintoj.

Estas multfoje asertata ke Israelo forpelis la palestinanojn, sed tiu aserto ne estas tute vera. Veras ke Israelo forpelis parton de la araboj, sed la plejparto de tiu problemo estiĝis pro la simpla kaŭzo ke estis milito (kaj la arablandoj estis la atakantoj).

La milito estis severega el la israela vidpunkto. La araboj ankaŭ uzis perforton kontraŭ la juda loĝantaro dum longa tempo. Israelo estas multfoje kritikata pro tio ke ili ne lasis la rifuĝintojn reveni, sed tio devus esti facile komprenebla afero. Pro sekurecaj kialoj Israelo ne povis lasi la rifuĝintojn reveni.

La solvo estas intertraktenda afero de la araboj kaj la judoj. En mia blogo troviĝas artikolo pri la historio de intertraktoj kaj pacproponoj:
http://www.ipernity.com/blog/tomnylund/266273
13 years ago.

Sign-in to write a comment.