1 favorite     12 comments    799 visits

See also...


Authorizations, license

Visible by: Everyone
All rights reserved

799 visits


Bougainvillea

Bougainvillea

(deleted account) has particularly liked this photo


12 comments - The latest ones
 Inactief
Inactief
Kara Eliana, kia speciala kaj abunda infloresko kaj koloro de Bougainvillea! Mi neniam vidis tiajn formojn, eĉ en niaj plej ampleksaj katalogoj. Vera festo por miaj okuloj. Dankon!
12 years ago.
Eliana Verona club has replied to Inactief
Kara Jolanta, la bouganvillea estas belega , ĉu ne?
Tiu arbo staras antaŭ mia domo ...mi ŝatas malfermi la fenestron kaj rigardi ĝin!
Kisetojn al vi! :-)
12 years ago.
Inactief has replied to Eliana Verona club
Vi havas vere envieblan elvidon de via fenestro! Neimagebla por mi! Mi povus ĝui la bouganvillea'n nur sur mia fenestrobreto se mi ĝin havus. Kaj eĉ se mi ĝin havus ĝi ne estus tiel belega!
12 years ago.
Eliana Verona club has replied to Inactief
Mi bone komprenas, karega Jolanta... mi ŝatus havi tulipojn...!!!
12 years ago.
Inactief has replied to Eliana Verona club
Kara, ĉu en brazila klimato kreskus tulipoj? Se jes mi elektos por vi la plej belaj sortoj, por ke vi povus planti ilin en via ĝardeno. Ĉu vi konas la sorton "Esperanto"?
12 years ago.
Eliana Verona club has replied to Inactief
Ne, kara....bedaŭrinde en mia regiono la klimato ne estas ideala al la kultivado de tulipo! :-(
Mi konas la tulipon Esperanto per f otoj! :-)
12 years ago.
Inactief has replied to Eliana Verona club
Kara, mi jam supozis ke tulpoj ne bone kreskos en via regiono, sed pensis ke eble ie estas iu loko, plej malvarma kaj kunvena, kie la tulpoj povas esti plantitaj kiel kuriozaĵo kaj eĉ bone kreskos tie. Sorton Esperanto mi havas en mia ĝardeno, tre mirinda estas ke mi ricevis la bulbojn per poŝta sendajxo de mia estimata amiko el Britio!
12 years ago. Edited 12 years ago.
Eliana Verona club has replied to Inactief
Jes, vi pravas, karega Jolanta!
Jes, ni havas tulipojn...En Brazilo la tulipoj estas kultivataj en la urbo 'Holambro', en ŝtato San-Paŭlo!
La merito estas de sinjoro Klass Schoenmake, kiun aĉetas la bulbojn de Nederlando!
Via ĝardeno ŝajnas mirinda! :-)
12 years ago.
Inactief has replied to Eliana Verona club
Jes karega Eliana, mi ĝuas mian gardenon. Mi ŝategas tiun ĉi mian peceton de paradizo. Mi havas plantojn en ĉiuj sezonoj kaj ili ĝojigas min kun la kaskado de koloroj kaj diversaj formoj. Mi ne povas ĝisatendi printempon kaj la sezonon de tulpoj!
12 years ago. Edited 12 years ago.
Eliana Verona club has replied to Inactief
Ĝuu vian paradizeton, karega Jolanta!

Rigardu la florojn kaj ankaŭ la papiliojn, la abelojn, la birdojn, la kokcinelojn, la helikojn, kaj aliaj vivaĵoj...
La Naturo estas bela kaj saĝa en ĉiuj sezonoj!!!
12 years ago.
Inactief has replied to Eliana Verona club
Jes, vi tute pravas, karega Eliana. Mi ĵus tiamaniere ĝuas mian paradizeton. Mi ĝojas pri ĉio kio vivas.. .nu.. escepte pri helikoj, kiuj ĉe mi eĉ ekmanĝas la tagetes, kiu iteorie devus fortimigi ilin . Vere mirindaĵoj okazas en mia ĝardeno! Sed mi volontege ĝuas ĉion kaj rigardas kiel saĝe la Naturo organizis ĉion kaj donace donis al ni !
12 years ago.
Eliana Verona club has replied to Inactief
Eble vi povus aldoni kelkajn bildojn de via paradizeto!! :-))
12 years ago.

Sign-in to write a comment.