Pasporta Servo revigliĝas kaj baldaŭ aperos papere ! Proponu vin kiel gastiganto !

Se vi ankoraŭ ne konfirmis vian realiĝon (eble vi ricevis retmesaĝon pri tio meze de oktobro) aŭ se vi pretas gastigi Esperantistojn vojaĝantajn el ĉiuj landoj, ne hezitu kaj konfirmu vian realiĝon, aŭ rekte enskribiĝu ĉe la retejo https://pasportaservo.org/

Gravas limdato : vi devas realiĝi aŭ enskribiĝi antaŭ la 30-a de novembro 2016 !

Mi mem estas pasportservano de multaj jaroj, kaj estas landa organizanto por Francio. Do se vi havas demandon pri tio, ne sukcesas kiel enskribiĝi, ne hezitu kontakti min.

Ĝis baldaŭ !