Post la pasintjara unua sukcesa realigo, la revuo Kontakto, TEJO kun apogo de UEA relanĉas la 2ª Muzikan Konkurson de Kontakto!
Kun la celo plenigi la truon, kiun lasis la forlaso de la branĉo "Muziko" el la Belartaj Konkursoj de UEA kaj premii la talentojn de niaj artistoj.
Ĉi-jare la konkurso estas dividita en tri kategorioj: Kanto de la Jaro, Premio de la publiko kaj Nova Talento

La regularo estis akualigita por ĉi tiu 2ª konkurso.
La premio "Albumo de la jaro" estis antataŭigita de la premio "Nova Talento", kiu premios la plej bonan kantaĵon de artisto neniam antaŭe lanĉinta albumon kaj neniam antaŭe ricevinta premion en tiu ĉi konkurso.
En 2014 partoprenis 16 konkursaĵoj el konataj kaj novtalentaj artistoj. La premiojn ricevis La Perdita Generacio kaj Barok'. Pliajn detalojn kiel partopreni vi trovos en la regularo ĉi tie :
kontakto.tejo.org/p/regularo-de.html
Disvastigu la informon!