FOTO-ALBUMO de la someraj Studio-sesioj ĉe VINILKOSMO
www.ipernity.com/doc/vinilkosmo/album/710297
Registro-sesio de Ĵak Le Puil por la albumo "Sen Elizi'"
- JoMo ĉe gitaro kaj balalajko
- Pjer Buvje ĉe kontrabaso
- Yoan (de Brassen's not dead) ĉe drumo
- Jean-Claude Patalano ĉe klarneto, saksofonoj alto kaj soprano kaj transversa fluto
Registro-sesio de la albumo "JoMo okcitanas"
JoMo ludis bason kaj banĝon
kaj akompanis lin
- la drumisto Rémy Vidal
- la akordionistino Rita Macedo de la eks-bando "Femmouzes T."
Sekve dum aŭtuno 2014 venos por registri
- Robert Naudy : perkutiloj / tambureto
- François Bacabe : budego / Sakfluto-laŭrageza
- Michel Mondon : budego / Sakfluto-laŭrageza
- Xavier Vidal : budego / / Sakfluto-laŭrageza
Miks-sesio de la albumo "Superbazaro" de Martin & la talpoj
La registrado okazis en Stockholmo kaj la finpreparado miksado kaj mastrigado okazas en Francio sub la respondeco de VINILKOSMO..
Registro-sesio de AMINDAJ el Kubo
En Kubo ankaŭ Amindaj registris en Julio novan albumon kun nova kantistino (Guillermo forlasis la bandon) Miksado kaj mastrigado devus okazis ĉe Vinilkosmo post kiam Amindaj sukcesos transdonigi la mastran registraĵon
Tiuj 4 albumoj estas planitaj kadre de la promeskampanjo de Vinilkosmo kaj devus aperi inter novembro 2014 kaj la printempo 2015
Eblas jam de nun antaŭmendi ilin pere de la antaŭmend-formularo disponebla ĉe : www.goo.gl/5pvMO
Ne forgesu ke la elŝutejo de Vinilkosmo www.vinilkosmo-mp3.com estis rekonstruita kaj ĝi denove funkcias de komence de julio 2014.. kaj tie eblas mendi la novajn albumojn aperintaj ĉi somere ("Kavaliriko" de Kapriol'! kaj "Kiu semas venton..." de Maragan')
Atendante spektu la foto-albumon de la studio-sesioj ĉe :
www.ipernity.com/doc/vinilkosmo/album/710297
Sign-in to write a comment.