Nun pli kaj pli da Esperanto-artistoj malfermas paĝon ĉe Ipernity

Jam eblas trovi kompilite ĉi sekve jenajn artistojn aŭ muzikistojn de pluraj bandoj ..

La listo estos ĝisdatigita kiam alvenos novaj esperanto-artistoj ...

Vizitu iliajn paĝojn, invitu kaj aldonu ilin al via reto... fariĝu amikoj de la esperanto-artistoj por pli bone malkovri la esperanto-muzikkulturon kaj subteni ĝin !

Esperanto-artistoj solaj aŭ en muzikbandoj :

  • Albert-Felix Nagy el la Rumana Hiphopa bando CTM (baldaŭ ankaŭ repos en esperanto)
  • Alekĉjo el la anarkipunka bando Nigra Flago, Francio
  • Amir el Espo Despo, mondmuziko, Danio
  • Anjo (Anjo Amika), ŝlagra/varietea popmuziko el Hungario.
  • Anna Burenius el Lund, Svedio, gitarludas kaj kantas en La Perdita Generacio
  • Attila Schimmer el Hungario, ŝlagra / varietea popmuziko
  • Azaŭak gotika bando el Normandio, Francio
  • Bertilo el Persone, Roko
  • Carlos Devizia el Argentino, popo elketronika eksperimenta,
  • Duoble Unu (Cie Double Un), mondmuziko, el Francio
  • David Gaines komponisto el Usono
  • Denizo Rock Tamba afrika Aŭtoro-komponisto kaj muzikisto de la eks-Rolls kaj nuna Konga Espero el Kinŝaso (Kongo)
  • Kim el Hotel Desperado, mondmuziko, Danio
  • Dominiko Vieira el VALANJA, gotika metalo, Brazilo
  • Emily Barlaston (F-ino Emily Barlaston), kabaredo /opereto el Britio
  • ETERNE RIMA (Igor Wasilewski) pola Hiphopa repisto (japana nomo: Washirei Goro), loĝas en Japanio
  • Evelina Sokolova bardo el Krasnojarsk en Siberio, Rusio
  • Farri kaj Carles el Kaj Tiel Plu, popolmuziko, el Barcelono, katalunio
  • Flavio Fonseca brazileca muziko el Brasilio
  • Francis Soghomonian el Parizo, popmuziko
  • Gijom' el Parizo, piano-kanzono
  • Inicialoj DC (Eric Languillat) elektro-videopopo el Frankfurto, Germanio
  • jOmO (JoMo / Jean-Marc Leclercq) el Tuluzo (Tournefeuille), Okcitanio /Francio - JoMo kaj Liberecanoj
  • ĴomArt el duopo Ĵomart & Nataŝa el Stockholmo, Svedio
  • Kaj Tiel Plu popolmuzika bando el Barcelono, Katalunio
  • Karin Nordström el Hernusando, Svedio, ludas kontrabason, ritmilojn kaj kantas en La Perdita Generacio,
  • Kunar (DĴ Kunar, muziko elektronika kaj hiphopo el Germanio)
  • La Pafklik el Parizo, Hiphopo
  • Lukaso el La Pendumito, anarki-punka bando el Pollando
  • Théophile MAYOMA-DIANKEMBO, Afrika artisto el Kinŝaso en Kongo
  • Mikaleo Bronŝtejn Bardo el, Sankt Peterburga regiono, Rusio
  • Mikaelo Povorin Bardo el Moskvo, Rusio
  • Nik Woods kantisto de la debuta bando Suvubroj el Virginio, Usono
  • Pepeniebla muzikisto el la bando Tupelopone el Madrido (Hispanio)
  • Pieĉjo el Dolchamar, Roko, hiphopo, elektronika popo, el Finnlando
  • Rafael Milhomem el baRok' kaj El Ligno Trio, metalo baroka, kaj klasika muzikoj el Brazilo
  • Ralph Glomp popmuziko el Hamburgo, Germanio
  • Rogener Pavinski el Supernova, roko el Sao Paŭlo, Brazilo
  • Roĝer Borĝes DĴ Roĝer kaj el Supernova, roko el Sao Paŭlo, Brazilo/ Madrido, Hispanio
  • Stephan (Stefo), pop-folko el Berlino, Germanio
  • Tarcisio Lima el Fortalezo, Brazilo, kantisto, muzikisto kaj komponisto.
  • Tomio kaj Robin el La Perdita Generacio, ekologia pop-folk-mondmuziko el Svedio
  • Tone hiphopa repisto el San Paŭlo, Brazilo
  • VIGLA MUZIKO afrika muzikbando el Kinŝaso, Kongo
  • Zuzana pop-folk kantistino (Zuzanna Kornicka) el Poznano, Pollando

Esperanto-muzikistoj :

  • Anĉjo koruskantisto, aŭtoro kaj tradukisto interalie de kantoj por „Rêverie”; el Italio )
  • Bira perkutisto el Brazilo
  • Birke flutistino, ludas kun Bertilo Wennergren el Persone
  • Conny el Transgenial, ĵazo-mondmuzika el Germanio
  • Crnel Muzikisto komponisto el Usono
  • Federico Gobbo amatora operkanta tenoro el Milano, Italio
  • Françoise Noireau Violonistino el Francio
  • Jonas Violonisto el Danio, ludis iam en La Perdita Generacio
  • Kasmra eksperiimenta muzikkomponisto el Oulu Laponio, Finnlando
  • Kim Ribeiro komponisto kaj flutisto brazila
  • Laurence Saconnet Akordionistino el Francio
  • Manolo (Manuel Pancorbo), komponisto, kantisto, tradukisto, adaptisto...ktp el Madrido, Hispanio
  • Mari-Elen el Ĝirondio, ludas mezepokan instrumenton, Francio
  • Marwine Van der Molen kantistino el Nederlando, koruskantis en ARKORDO ĝis antaŭ du jaroj
  • Miguel Gutierrez Aduriz muzikisto kaj verkisto el Hispanio

Cetere ni invitas ĉiujn muzikistojn kaj artistojn kiuj ankoraŭ ne faris, aliĝi tuj la grupojn MUZIKO, Hiphopo-Repo en Esperanto, la paĝo de Kanzonamikaro kaj ankaŭ al la Artista Datenbazo.

Ankaŭ ni invitas ĉiujn artistojn kaj esperanto-muzikŝatantojn aliĝi (senpage) al EUROKKA por subteni ĝian muzikagadon.

Kaj kompreneble por akiri la diskojn de la artistoj vi povas rekte ilin mendi ĉe www.vinilkosmo.com . Alia ebleco por akiri la muzikojn elŝute ekde julio 2009 en la nova MP3-servo starigita de Vinilkosmo ĉe www.vinilkosmo-mp3.com.

Aldonendas ke ekde Aŭgusto 2009 eblas libere elŝuti la Hiphopan kompilon ĉe H H K.

Kompilis por vi Flo (Floréal Martorell)

Respondeculo de EUROKKA kaj direktoro de Vinilkosmo