Nova esperanto-artisto el Francio (pariza regiono) aperis; Ivan POUMIR ne estas profesia muzikisto, li estas studento (pri medicino).
Piano estas lia unua muzikinstrumento, kiun li eklernis kiam li estis 6-jara, poste li eklernis gitaron kiam 13-jarĝa.
Jam de la komenco li tre ĝuis krei siajn proprajn komponaĵojn.
Registri esperantan kanzonon estas por Ivan vojo por kreskigi la kvanton de esperantaj muzik-kulturaĵoj, tiel li esperas ke pli kaj pli da komencantoj estos allogataj.
Ivan ofte kunlaboras kun aliaj muzikistoj sed ĉi tiun unuan esperanto-kanton li verkis kaj registris sole.
Li ŝatas kaj ludas multajn muzikstilojn sed ll pensas ke estas tro malmultaj esperantaj metalaj muzikoj, kaj pro tio li decidis komponi tian muzikon "FINTERO" kiel donacon kaj aldonon al la jam aktualaj metalmuzikoj en esperanto.

Inspiris lin al verkado de tiu ĉi kanto lia restado en la Bretona "Finistero"...



Teksto de la kanto :

Fintero
Teksto kaj muziko : Ivan Poumir

Fadeno tranĉas la horizonton
kaj sangeltiras la nubojn
ĉiuvespere kantas la vento
Sur la feŭdo kie tiom da stonoj
fariĝis sablo kaj tiom da homoj
fariĝis nur ia malpura polvo
Nesciataj estas iliaj nomoj
de la bestoj kiuj manĝos post batalo
Sed la leĝo tie kondiĉas ke nur la
kanto gravas
ĉar ĝi ĉiam trafas vin

Fintero
tie haltos nia rajdo
Longtempe
atendis la korvoj
Finfine
ni forlasu la volon

Ni forĵetos la vestojn
de forgesitaj vivoj kaj
ni eltiros fajrotatuaĵojn
de trivita haŭto por penetrigi
la sunon, akvon kaj salon
Ne plu ekzistas la limoj
kiam kantas la vento kiu forprenas
la lastajn vortojn el niaj buŝoj
Restas sole ondoj
Komprenu ke nur
hazardo pravas
ĉar ĝi tiam regas nin

Fintero
tie gisos la armilojn
Delonge rustaj per malvero
Finfine ni ekdormu sur ilin