Sekve de petoj de diversaj uzantoj ni faris aldonojn kaj plibonigojn en nia retejo (la platformo https:// www.vinilkosmo-mp3.com ) jen la du ĉefaj :

- Ni aldonis la eblecon akiri la diskojn en tiu ĉi retejo (jam pluraj diskoj aĉeteblas tie ekde nun).
Iom post iom la tuta katalogo (de fizikaj KD-oj kaj viniloj de jam bitigitaj albumoj) disponeblos tie. Ĉiuj diskoj devus esti disponeblaj tie por la fino de la jaro 2017

- Ekde hodiaŭ ni aldonis sekurigitan pagsistemon por bankkartoj (la sama kiel en nia malnova diskoservo) kaj ĉiuj provoj kaj testoj estis sukcesaj.
Nun do, eblas elekti por pagi ĉu per via bankkarto ĉu pere de Paypal laŭ via deziro..
Ni esperas ke ĉio ĉi helpos vin por sen hezite akiri sekure viajn plej ŝatajn albumojn kaj muzikojn aŭ ankaŭ por aliĝi al la ABONKLUBO por havi aliron al nia kompleta bita katalogo pere de la justa elsendfluejo 1D tuŝ

Bonvenon en nia muzika platformo: