- por aprilo 2016 "jOmO okcitanas", albumo de JoMo
La bita albumo jOmO okcitanas elŝuteblas en mp3 kaj ogg formatoj ekde la 1a de aprilo 2016 en la elŝutejo de Vinilkosmo.
kaj eblas aŭskulti fragmente la enhavon de la albumo ĉe :
kaj en FLAC formato ĉe:
La KD-albumo estas antaŭmendebla ĉe: fr.ulule.com/jomo-okcitanas
La celo de 150 antaŭmendoj de KDoj estis atingita sed ĝis la 23a de aprilo 2016 eblas antaŭmendi vian ekzempleron por esti certa havi ĝin ĉar ĝi estos presita en limigita kvanto !!!
Se vi ne sukcesis antaŭmendi la KDon ĝustatempe provu ekde majo akiri ĝin en la diskoservo de Vinilkosmo ĉe:
http://www.vinilkosmo.com/vko/shop.php?lng=e
La lanĉo de la bita albumo jOmO okcitanas okazis kadre de la Esperanto-semajno en Tulzuo kun aperitiva koncerto de JoMo & la Bodegistoj kaj sekve koncerto de la bando Vojaĝo vendrede la 1an de aprilo je la 19a organizita de "Esperanto-Kultur-Centro" de Tuluzo en la kvrataldomo de Rangueil
Pliaj informoj ĉe : www.esperanto-midipyrenees.org/agenda/evenement.php?val=4755_apero-concert
- por majo-junio 2016 albumo de Espo Despo el Kopenhago
(la bando de Amir eks-Esperanto Desperado)
Ankaŭ aliaj, ne-esperantistoj kaj pli aŭ malpli konataj muzikistoj partoprenis, inter aliuj Dino Pehilj (BA/DK), Eisabeth Vik (N/DK), Ljubo Martinoski (SRB/DK), Kenan Tekin (TR/DK), Edouard Galstian (ARM/DK) kaj Per Henriksen (DK).
La mastrigado okazos ĉe Vinilkosmo komence de Aprilo kaj aperos en majo 2016 laŭ bita formato en la elŝutejo de Vinilkosmo ĉe www.vinilkosmo-mp3.com/eo/popo-roko-hiphopo-elektronik/espo-despo-135.html kaj en la diversaj aliaj retejoj kun Vinilkosmo-katalogo (CD1D, 1D MP, 1D tuŝ, ktp..)
-por junio-julio 2016 "Sovaĝa animo"
albumo de la Brazila potenc-metala bando BaRo-Projekto.
La bando jam enstudiiĝis por ekregistri la albumon "Sovaĝa animo" kiu aperos en julio.
Video pri la unua regristrosesio (registrado de la drumo):
Video pri la kampanjo de amasfinancado por subteni BaRok-Projekto-n organizi turneon en Eŭropon por prezenti la novan albumon (UK, IJK, FESTO) bonvole kontribuu!!! ĉe : www.kickante.com.br/campanhas/barok-projekto-tupiniquins-no-velho-mundo
-por junio-julio 2016 "Postnuklea Rekviemo"
albumo de Jim Petit
Postnuklea Rekviemo estas muzik-verko por simfonia orkestro, Minimoog-sintezilo, orgeno, perkutiloj, elektraj gitaroj, ĥoro, kaj glit-gitaroj, verkita de Jim Petit.
Por produkti kaj eldoni la projekton Jim Petit lanĉis amasfinancan kampanjon ĉe:
https://www.zeste.coop/fr/decouvrez-les-projets/detail/requiem-postnucleaire-postnuklea-rekviemo
Vinilkosmo subtenas tiun ĉi memproduktitan projekton de Jim Petit.
La antaŭa albumo Karma disponeblas ĉi tie : www.vinilkosmo-mp3.com/eo/kanzono-tradicia-progresiva/jim-petit.html
- por septembro 2016 "Planedo nia", unua albumo de la bando VOJAĜO
Vojaĝo venas el Tuluzo, urbo el la sudo de Francio kaj ĝi portas en siaj bagaĝoj muzikon kun sudamerikaj akĉentoj kaj komunikema vervo.
“Ĝuzepe” Jean-Claude Patalano: saksofonoj/klarneto/fluto, kanto;
Audrey Rey: voĉaj korusoj;
Gilles Benard: klavaroj;
Didier Kerboull: basgitaro;
Pascal Marceillac: Drumo;
Julien Fisher: Perkutiloj
Ili ĉiuj decidis dediĉi sian arton al la kundivido de la ideoj pri protektado de la naturo kaj de nia kara planedo “Tero” pere de la internacia Lingvo.
Vojaĝo preparas sian unua albumon kiu estos vera donacema miksaĵo kun subtilaj kaj varmaj komponaĵoj invitante vin al feliĉa kaj trankvila promenado en la kerno de Amazonio ĝis Mediteranea marbordo, per sinkopaj ritmoj el bosanovo, sambo, salso, ĝis svingaj influjoj de novorleana ĵazo aŭ virtuozo de ĉoro.
Albumo por vere longa vojaĝo… por ĉirkaŭi kaj ŝirmi nian amatan planedon Tero.
Sign-in to write a comment.