ĴomArtaĵoj – La arĝenta albumo estas la dua albumo el serio de tri planataj.
Ĝi enhavas 10 malnovajn, rekantitajn kaj tute rearanĝitajn kantojn kaj du novajn, neniam antaŭe registritajn kantojn.

Ĉiuj kantoj estas studie registritaj inter la jaroj 2011-2012. ĴomArt uzas multe pli de sia propra tekniko de gitarludado por pli ritmigi kaj modernigi la kanto-aranĝojn.

La registrado estas pure akustika kaj la intenco estas krei la saman varman kaj intiman etoson kiun oni sentas dum iliaj koncertoj.
Jen do remalkovru, aŭskultu, kaj ĝuu la duan albumon de la kolekto de ĴomArtaĵoj!


Ĝi estas elŝutebla ĉe Vinilkosmo laŭ mp3 kaj ogg formatoj :



kaj baldaŭ aŭtune ĝi estos akirebla laŭ KD-formo