Manŭel la itala kantisto ĵus eldonis «ĈU PLU EKZISTAS AMO ?»
sian duan KD-albumon .



Unuafoje prezentita en 2011 per sia unua albumo, ‘Duonvoĉe… tutkore’ (VKKD104), Manŭel estas certe netipa artisto kiu tamen akiris la aprobon de la esperantistoj; sufiĉas nur legi la recenzojn en la faka gazetaro.

Kaj nun li proponas al ni duan albumon.

Oni pensus ke emerita elektrona inĝeniero kaj memlerninta muzikisto, kaj kiu cetere operaciiĝis je la voĉkordoj, ne estus la plej taŭga kandidato por produkti muzikon por ĉiuj generacioj kaj devenoj.

Kaj tamen….

Krom la multaj novaj versioj de famaj ekstertempaj muzikistoj tradukitaj en esperanton (ekz. la Beatles), ĉi-foje Manŭel ekverkis proprajn pecojn, kaj jam ofertas tri kiuj tuŝas romantikajn temojn kun alvoko al amo kaj paco; sed ankaŭ kun pli gravaj temoj.

Lia ĉefa celo restas diskonigi la Internacian Lingvon, ĉar ĝi estas simpla rimedo por komuniki kun la tuta mondo: muziko kaj esperanto ja konsistigas duopon kies efikeco ne plus estas demonstrenda; kaj tion ne kontraŭdiros la esperanto-instruistoj kiuj uzis la kantojn de lia unua albumo kiel ekzercojn en siaj lingvokursoj.

La fakto ke famaj esperantistoj, kiaj Mariana Evglogieva, Mikaelo Bronŝtejn, kaj Nikolao Minnaja, provlegis liajn tekstojn, montras ilian aprezon pri la adaptoj kaj komponaĵoj de Manŭel.

Kaj oni neniel povas dubi lian esperon ke pli junaj artistoj rekantos kaj disaŭdigos ilin.

Senhezite aldonenda al via diskaro por ŝatantoj de tia popkanzona romantika stilo !

La albumo estas distribuata de Vinilkosmo kaj disponeblas ekde komence de junio en sia diskoservo alklakante ĉi tie :