Julio 2011


Informletero de Vinilkosmo n-ro 30

pri aktualaj esperanto-muzikoj


preparita por vi


Se vi preferas legi laŭ formato HTML enrete, simple alklaku ĉi tie :


http://www.vinilkosmo.com/?new sletter=30&lge=e


Se vi ricevas tiun informleteron erare aŭ se vi ne plu deziras
ricevi ĝin, legu la klarigojn ĉe la fino de tiu ĉi paĝo.

«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«» «»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«» «»«»

Estimata

Ni bedaŭras por la legantoj kiuj lokiĝas en la suda hemisfero, sed ĉi tie, la suno brilas kaj la birdoj kantas malgraŭ
la timigaj evoluoj de la homa mondo, parolanta en sia mistera lingvaĵo, sed tamen de ĉiam universala !

Verŝajne ne la suno kantigas ankaŭ nin por la tuta mondo, sed tamen estas okazo sin retrovi, inter alie dum FESTO, kiu
disvolviĝos en belega kadro de kastaelo Grezijono de la 8a ĝis la 15a de aŭgusto. Por aliĝo, informoj, porgramo, ĉio
troviĝas fine de tiu ĉi informletero.

Du novaĵoj en nia katalogo, malkovrendaj kaj eĉ aĉetendaj; la tiom longe atendata Hiphopa Kompilo Volumo II (HHK2),
kaj la duobla albumo de Rêverie el la plej stilaj kaj ensorcaj projektoj. Ankaŭ estas stauĥoj kaj eĉ trafa peticio...

Jen io por legi, viziti kaj aŭskulti, dezirante al vi agrablan momenton sub la ombro de kokosarboj, por la plej
bonŝancaj.


Nia kompleta katalogo ĉe :

http://www.vinilkosmo.com

«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«» «»«»«»«»«»«»«»

Vinilkosmo-Novaĵoj

«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«» «»«»«»«»«»«»«»


VKKD 106 " Hiphopa Kompilo Volumo 2 "

DIVERSAJ ARTISTOJ


Jen hiphopa kompilo 100%e en esperanto, kaj simile al uzantoj de la internacia lingvo, la artistoj estas disaj tra la tuta planedo.

Partoprenis produktistoj, repistoj, kantistoj, kaj muzikistoj el ne malpli ol 10 landoj el la tuta mondo : Germanio
(Jonny M.), Brazilio (Tone), Kanado (Diablo), Danio (Bugge Bang), Finnlando (Dolchamar), Francio (La Pafklik), Japanio
(Eterne Rima), Slovakio (Marteno), Svedio (Carina), kaj Svisio (Tinitus) !

Male al Volumo 1 de la kompilo*, lanĉita en 2009, kiu estis eksperimentaĵo, la dua volumo estis profesie produktita
kaj prezentas konfirmitajn artistojn kiajn Eterne Rima kaj Platano de La Pafklik, kiuj ambaŭ eldonis antaŭ nelonge
proprajn albumojn, sen forgesi Dolchamar, kiu venas de la poproka universe, estis tamen la unua bando kiu repis en
Esperanto.

Muzikaĵoj de la kompilo estas tre diversaj, irante de klasika novjorka hiphopo (Platano, `Lasta kanto'), viglaj kantoj
(Jonny M., `Diru mi nun'), pop-rok (Dolchamar, `Tritaga afero'), ĝis ornamaĉa dirty-south (Eterne Rima, `Fidela').

Same kiel en ĉiuj rep-kompiloj, tiu ĉi ebligas eksperimentadojn kaj neelpenseblajn kunlaboradojn inter la artistoj en
vera internacia etoso.

* Volumo I, daŭre libere elŝultebla ĉe la retejo http://hiphopesperanto.blogspo t.com/


Por aŭskulti fragmenton aŭ rekte mendi :

http://www.vinilkosmo.com//?di sc=vkkd106&lng=e

«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»

VKKD 107 " Revado "

RêVERIE


Dek titoloj por gustumi la belsonecon de la esperanta lingvo kaj dek titoloj en la itala, karakterizitaj pere de elvoka
sono. Jen kion proponas Rêverie, profesia itala bando kreita en 1996 de la milana muzikisto, komponisto, kaj gitaristo
Valerio Vado.

Rêverie arte eksperimentas la uzon de pluraj lingvoj en siaj kantoj, inter kiuj esperanto, la friula (grava regiona
lingvo en nord-orienta Italio), la renesanca angla de Shakespeare, kaj kompreneble la itala.

Ĉerpante inspiron el la radikoj de la muzik-tradicioj renesanca kaj baroka italaj, eŭropa kaj mediteranea kulturoj, la
fajna kunfandiĝo de tradiciaj kaj elektronaj sonorecoj atingas sonon kiun Rêverie difinas kiel `etno-progresivan',
kreante propran etoson kortuŝanta ĉiujn generaciojn kaj sentemojn.

De vojaĝoj de tuaregaj komercistoj ĝis senlimaj horizontoj de la silkovojo, de la ruĝaj sunsubiroj sur la arbaroj de
la granda Nordo ĝis la oceanaj profundoj, ĝi estas odo al la bezono de la homa spirito vaste iradi kaj ĉiam serĉi
novajn horizontojn.


Por aŭskulti fragmenton aŭ rekte mendi :

http://www.vinilkosmo.com//?di sc=vkkd107&lng=e

«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«» «»«»«»«»«»«»«»

Projektoj de Vinilkosmo

«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«» «»«»«»«»«»«»«»

Albumo de Amindaj el Kubo

La registraĵoj de la 8 titoloj pretas kaj Vinilkosmoĵ us ricevis la adaptopermesojn por la du kantoj aŭtoraj.

Ekde septembro ni povos mastrigi kaj prepari la grafikan laboron por la presado de la albumo, kiun ni esperas povi
eldoni por decembro antaŭ la jarfinfestoj.

Dankon al ĉiuj homoj kiuj subteni(a)s kaj labori(a)s pri tiu ĉi projekto.

----------

Dua albumo de Eterne Rima en preparo

La apero de la /HHK2/ ŝajne instigis kaj inspiris novajn artistajn kunlaborojn. Eterne Rima el Tokio jam preparas novan
albumprojekton kun la kontribuo de aliaj esperanto-repistoj. La atomkatastrofo de Fukushima certe inspiris lin. Albumo ne maltrafenda!

Kelkaj "liberstilaj" videoj de Eterne Rima disponeblas en lia paĝo ĉe Youtube:

http://www.youtube.com/user/Et ernerima

----------

Album-projekto de Patric

Post varma kaj etosa renkontiĝo dum IREM en Seto inter la okcitana kantisto Patric kaj esperanta publiko, projekto de
esperanta albumo ekprepariĝas kunlabore kun JoMo (arta reĝisoro de la projekto), Ludmila el Moskvo (tradukistino kaj
adaptistino), kaj Vinilkosmo.

Jam prilabora rendevuo estis interkonsentita por ekigi la laboron kiu povus finpreti por apero de la albumo por 2012. Ni
atendu la venontan epizodon.

Dume jen por malkovri la diskografion de Patric:

http://www.aura-occitania.com/ patric.php

http://www.myspace.com/patricc hanteuroccitan

«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«» «»«»«»«»«»«»«»

Muzika staĝo

«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«» «»«»«»«»«»«»«»

Inter la 16a kaj la 24a de aŭgusto, do tuj post FESTO, okazos en Kvinpetalo (86410 Bouresse, je cento da kilometroj sude de Greziljono) muzika staĝo gvidota de tri membroj de familio Markovo.

Dum tiu chi staĝo esperanto estos praktikata pere de muziko. La kerna laborpeco estos plurvoĉa kanto laŭ originala poemo en esperanto muzikigita de profesia komponisto speciale por tiu ĉi okazo. Krome estos prilaboritaj aliaj kantoj kaj instrumentaj pecoj en kolektiva perspektivo. Aldone okazos diskutoj pri la kreokunteksto de la prilaborataj verkoj kun Vinko, paralele kun unuagrada kurso por komencantoj kun Ansofi. La staĝo finiĝos per koncerto. Krome Lino, kiu profesie gvidos la muzikan parton de la staĝo, bonvenigos la staĝantojn per gitara recitalo.

Informoj por aliĝi antau la 16a de julio kaj pliaj detaloj ĉe: vinkomarkov@yahoo.fr

La plena programo de la Kvinpetalaj staĝoj estas konsultebla ĉe:

http://www.kvinpetalo.org/spip .php?rubrique2

KVINPETALO Esperanto-Centro, 4 rue du Bureau F-86410 BOURESSE. Tel. 33 (0) 549 034 314

«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«» «»«»«»«»«»«»«»

Peticio favore al esperanto en la abituro

«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«» «»«»«»«»«»«»«»

La asocioj Espéranto-France kaj SAT-Amikaro unuiĝis por kune organizi kampanjon por esperanto kiel opcio en la bakalaŭro. Tiu ĉi agado, patronata de Albert Jacquard, daŭros ĝis septembro 2012. Jam de nun granda nombro da famuloj el la politika, muzika, kaj asocia medioj engaĝiĝhis subskribinte publike la peticion.

Jen vidu ĉi tie la liston:

http://esperanto-au-bac.fr/spi p.php?page=signataires

Vi povas subskribi kaj inviti aliajn por subskribi la peticion enrete ĉe:

http://www.esperanto-au-bac.fr /


«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«» «»«»«»«»«»«»«»

FESTO 2011

«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«» «»«»«»«»«»«»«»


Arta Programo FESTO 2011 en Kastelo Greziljono de la 8a ĝis la 15a de aŭgusto 2011

Aliĝu tuj al FESTO por ĝui ĉi tiun programon ĉe:

http://www.festo.lautre.net/Al ighilo/Alighilo

----------------

Lunde la 8an, 21h: interkona vespero (libera programo)

---------

Marde la 9an 21h: FAMo kaj Tarek el Parizo ( kanzono)
22h: Platano de la Pafklik (hiphopo / Parizo, Francio)

http://www.vinilkosmo.com/?dis c=vkkd93&lng=e

http://www.vinilkosmo-mp3.com/ pafklik-c-74_99.html?language= eo

---------

Merkrede la 10an 21h: La Perdita Generacio (popfolkroko / Härnösand, Svedio)

http://www.vinilkosmo-mp3.com/ perdita-generacio-c-74_117.htm l?language=eo

---------

Ĵaude la 11an 21h: Rêverie (folkroko progresiva / Milano, Italio)

http://www.vinilkosmo.com/?dis c=vkkd107&lng=e

http://www.vinilkosmo-mp3.com/ reverie-c-76_177.html?language =eo

---------

Vendrede la 12an 21h: "42" (fratinoj Geyer, roko / Leipzig, Germanio)
22: Scarlet (roko, elektropopo / Angers)

http://www.myspace.com/scarlet sphere

http://www.facebook.com/scarle tsphere?sk=info

---------

Sabate la 13an 21h: inicialoj dc (elektropopo / Frankfurto, Germanio)

http://www.vinilkosmo-mp3.com/ inicialoj-c-74_161.html?langua ge=eo

22h: Jonny M (regeo / Kolonjo, Germanio) ANKORAU NE KONFIRMITE - ne certe

http://www.facebook.com/pages/ Jonny-M/287357950870?sk=info

- aŭ -

22h: La Perdita Generacio (popfolrock / Härnösand, Suède)

http://www.vinilkosmo.com/?dis c=vkkd92&lng=e

---------

Dimanĉe la 14an 21h: internacia vespero (libera programo)

Pli detala kaj kompleta programo disponeblos baldaŭ en al retejo de FESTO

Atentu! Rapide aliĝu!

http://festo.jefo.fr/

----------------

«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«» «»«»«»«»«»«»«»

Muzika kvizo en Kastelo Greziljono

«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«» «»«»«»«»«»«»«»

Ĵus antaŭ kaj tuj post FESTO, vendrede 5.08.11 kaj lunde 15.08.11

Muzika kvizo pri la muzika kulturo de esperanto kaj ties artistoj estos prezentita fare de Floreal Martorell
(Vinilkosmo/EUROKKA)

Vidu en la programo de la Esperanta Kultura Centro Kastelo Greziljono:

http://gresillon.org/spip.php? rubrique8&lang=eo

«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«» «»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«» «»«»

Vi povas amplekse disvastigi tiun ĉi informleteron.

Se vi ricevis ĝin pere de amiko aŭ konatulo kaj se vi deziras
ricevi rekte la venontajn, bonvolu inskribiĝi ĉi tie :

http://www.vinilkosmo.com/?scb =&lng=e


Dankon pro via atento.

Plej muzikajn bondezirajn salutojn al ĉiuj legantoj !


Redaktita por vi de Floréal Martorell kaj Mark Eaton

Por pliaj informoj retmesaĝu al :

vinilkosmo@esperanto.org