Vinilkosmo         "Esperanto-Muzik-Prod." Published on February 17, 2009
by Vinilkosmo "Esperanto-Muzik-Prod."pro

Vinilkosmo "Esperanto-Muzik-Prod."'s blog

Browse posts
Muzikvideoj de Inicialoj DC "Berlino sen vi" , "TTY", "Anna" vive
Posted on March 11, 2009
Malfrua raporto pri la Turneo de Ale Kosabela
Posted on March 11, 2009
1 comment (latest 9 months ago)
Rapidaj muziknovaĵoj
Posted on March 3rd, 2009
Varbvideo - 1a repalbumo Fek al Esperanto - La Pafklik
Posted on February 24, 2009
EUROKKA - Vinilkosmo, Datreveno kaj paŭzo
6 comments (latest 10 months ago)
Aliĝu tuj hodiaŭ al KEF 9....... atentu estas la limdato !!!
Posted on January 5, 2009
1 comment (latest 11 months ago)
Nia ĉi semajna elekto n-ro 6 ! / Notre sélection de la semaine n° 6 ! / Nuestra seleccion de la semana n°6
Posted on December 29, 2008
7 comments (latest 4 months ago)
Jam alvenis la albumo "Fek al Esperanto" de la Pafklik
Posted on December 18, 2008
10 comments (latest 12 months ago)
"FEK al Esperanto" unua albumo 100% hiphopa
Posted on December 13, 2008
11 comments (latest 12 months ago)

More information

This post is public
All rights reserved
  1. Read 421 times

EUROKKA - Vinilkosmo, Datreveno kaj paŭzo

Tuesday February 17, 2009 at 10:09AM


Mi dankas ĉiujn pro viaj bondeziraj mesaĝoj por la datreveno de EUROKKA..

fakte jes EUROKKA iĝis 21 jara (jam !) legu pri ĝi en la TTTpaĝo de EUROKKA ĉe artista.ikso.net/eurokka

Profitu la okazon por aliĝi al EUROKKA... Vinilkosmo estis starigita de EUROKKA en majo 1990.

Dum kelka tempo ni faras paŭzon kaj ne plu aperas en diversaj paĝoj kiel Ipernity, Myspace aŭ Facebook pro la fakto ke mi (Flo) estas investita en granda laboro... kaj momente ne plu havas tempon respondi al mesaĝoj, nek retumi, nek aldoni novan materialon en la menciitaj paĝoj .

La kaŭzo de tiu kaoso estas la kreo de nova retejo por Vinilkosmo..

De jam preskaŭ monato mi starigas novan retejon por disvendi MP3 muzikojn ..

Tiu retejo estas komplementa al la jam ekzistanta Vinilkosmo.com kiu disvendas la fizikajn Kodiskojn.

Tiu nova retejo disvendos esperanto-muzikon laŭ MP3 formato akirebla rekte per elŝutado.

La laboro bone antaŭeniras sed tre malrapide ĉar mi samtempe lernas kiel konstrui kaj uzi la novan retejon la retejon......

La unua etapo de tiu laboro estas proponi la eldonitajn diskojn de Vinilkosmo kaj la dua etapo estos aldoni la ceterajn diskojn de artistoj kiujn Vinilkosmo distribuas.. tria etapo planata estas kompili malnovajn albumojn kaj proponi ilin en la retejo kiel MP3 akirebla esperanto-muziko per elŝutado..

Mi esperas ke jam tre baldaŭ ni povos disponigi la albumojn eldonitajn de Vinilkosmo..

Estu atentaj en ka venontaj semajnoj... kaj bonvolu pardoni mian plursemajnan malaperon ...

Sed ne timu mi revenos !!!

Plej muzikajn salutojn

Flo !

Respondeculo de EUROKKA kaj Vinilkosmo

6 Comments / add your comment?

Per Aarne Fritzon says:
Koregajn gratulojn al plenkreska EUROKKA!

Gratulojn ankaŭ pro la grava merkatiga ĝisdatigo – elŝute aĉetebla sortimento sendube estas formato tre taŭga por merkato tia, kia estas la esperantuja hodiaŭ. Bonan sukceson!
Posted 10 months ago. ( permalink )
Vinilkosmo "Esperanto-Muzik-Prod."pro replies:
Dankon kara Per Aarne pro viaj bondezirojn kaj kuraĝigaj vortoj...
Mi multe penas porstarigi tiun novan retejon ...
Mi esperas ke ĝi plaĉos al ĉiuj kaj ke ĝi estos sukcesa kaj eĉ instigos homoj malkovri la diskojn de la artistoj se ili ne jam havas ...
Plej amike kaj espereble ĝis revido en KEF dum somero..
Flo !
Posted 10 months ago. ( permalink )
Mikaela Savignat-belhote says:
Bonan naskiĝdaton, kaj ankoraŭ multajn al Vinilkosmo !
Posted 10 months ago. ( permalink )
Luizo says:
Jes, Flo, bela ideo! Mi atendas la novan etapon scivole. Brakumon!
Posted 10 months ago. ( permalink )
Vinilkosmo "Esperanto-Muzik-Prod."pro replies:
Danko amikoj por viaj bondeziroj kaj pro via intereso al nia nova reteja projekto.. mi esperas ke vi kontentos..
Plej muzikamikajn salutojn
Flo !
Posted 10 months ago. ( permalink )
Mike59pro says:
Kara amiko Flo!!! Feliĉegan datrevenon ... kaj bonan kuraĝon en via laboro!!! Tutkore mi deziras grandan sukceson al via venonta nova retejo!!! Plej amikan saluton el la Nordo... Mi havas la plej bonan rememoron de nia mallonga renkonto kun JacquesYvart en Dunkirko! Ĝis baldaŭ!!!
Posted 10 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | Svenska ny | More...