Parolante pri la konflikto inter Israelo kaj ties malamikoj oni devas konsideri la cirkonstancojn en kiuj Israelo estis kaj estas. La tuta konflikto devus esti unika. Neniu alia lando geografie tiel malgranda estis tiel multajn fojojn atakita de tiel multaj landoj. Israelo estis atakita en 1948, 1967 kaj 1973. Tiuj spertoj de Israelo postulis ke la lando devis fari aranĝojn rilatantajn al sekureco – samkiel ĉiu ajn alia lando farus estante en simila situacio.

La unua severa minaco kontraŭ Israelo okazis en 1948. Tuj post la sendependa deklarado Israelo estis atakita de siaj najbaraj landoj. Israelo venkis tiun ĉi militon. Du ĉefaj rezultoj de tiu ĉi milito estis ke Israelo konservis sian sendependon kaj ke proksimume 700 000 palestinaj araboj fuĝis.

Troviĝas tiuj kiuj opinias ke Israelo konscie forpelis la arabojn. Tamen la israela historiisto Benny Morris konkludis el siaj esploroj ke ne troviĝis ia ajn israela plano forpeli la araban loĝantaron. La opinioj pri Israelo varias kaj tial ankaŭ la opinioj pri la agadoj de Israelo varias. Oni tamen devas distingi inter opinioj kaj realaj historiaj faktoj. Kelkaj homoj opinias ke Israelo volis/volas pligrandiĝi kaj forpeli la araban loĝantaron aplikante kaŝitajn planojn. Kiel oni vidas tiujn aferojn dependas kompreneble de tio kiel oni vidas la judojn. Troviĝas kaj troviĝis tendencoj vidi la judojn kiel pli-malpli malicajn. Troviĝas kaj troviĝis ja ankaŭ klasikaj kontraŭjudismaj tendencoj laŭ kiuj la judoj havas malicajn kaŝitajn planojn, superregas la mondon ktp. Tia kontraŭjudisma pensmaniero povas ankaŭ transiĝi al kiel oni perceptas Israelon kiel landon kaj la agadojn de la judoj rilate al la estiĝo de Israelo kaj la defendaj operacioj de Israelo dum la historio de la lando. Ĉiuj homoj kompreneble rajtas posedi proprajn opiniojn ankaŭ pri tiuj ĉi aferoj, sed opinioj ke Israelo kaj la judoj estus iel malicaj, kaj tial estus uzantaj nemoralajn rimedojn, kiel ekz. kaŝitajn planojn, ne baziĝas sur realaĵoj. Ekzistas ankaŭ danĝero ke tiaj opinioj fariĝas kontraŭjudismaj, ĉar ili enhavas klasikajn kontraŭjudismajn prezentadojn.

Koncerne la palestinajn rifuĝintojn oni devas konsideri ke parto de la araboj dum longa tempo antaŭ la sendependiĝo de Israelo uzis perforton kontraŭ la juda komunumo en la kolonia mandato Palestino. Post la sendependiĝo de Israelo la najbaraj landoj atakis la landon. Oni devas konsideri ke tiu ĉi situacio – atakantaj arabaj najbarlandoj kaj batalema kaj ribelema araba loĝantaro kaj precipe la kombino de tiuj ĉi du aferoj – estis severega minaco kontraŭ la judoj en Palestino kaj ankaŭ kontraŭ la ekzisto de Israelo. Grava demando estas: kiajn rimedojn lando estas rajtigita fari en tiel severega situacio?

Konsiderende estas ankaŭ ke Israelo estas sufiĉe malgranda lando. Entute konsiderante ke la najbaraj landoj de Israelo ĉiuj samtempe atakis tiun ĉi sufiĉe malgrandan landon, kiu krome havis parte bataleman kaj ribeleman araban loĝantaron, devus esti memkompreneble ke Israelo ne havis aliajn alternativojn ol forpeli parton de la araba loĝantaro por garantii la estontan ekziston de juda komunumo en Palestino. Oni memoru ke Israelo ne forpelis la tutan araban loĝantaron, sed nur parton. Granda parto de la araba loĝantaro forlasis la teritorion pro la simpla kaŭzo ke estis milito, parto estis admonita de la arabaj estroj forlasi la teritorion kaj parto estis forpelita de la israela armeo.

Kiel mi jam diris: oni rajtas posedi proprajn opiniojn ankaŭ pri tiuj ĉi aferoj. La kaŭzo de la israela forpelo de parto de la araba loĝantaro estis tamen la sekureco. Opinioj ke la judoj celis atingi tion per nemoralaj rimedoj, kiel ekz. “kaŝitaj planoj”, ne baziĝas sur realaĵoj. Devus esti memkompreneble ke la judoj estis fervoraj ekhavi propran landon konsiderante la subpremadon, perforton, persekutadon, mistraktadon kaj eĉ amasbuĉadon kiujn la juda popolo devis fronti dum la historio. Ĉar kaj judoj kaj araboj havas rajtojn al tiu ĉi teritorio, ili devas vivi tie kune. Kiel ili tion devus fari estas afero pri kiu ambaŭ popoloj kune devas interkonsenti. Ni ankoraŭ – post pli ol 60 jaroj – estas sur tiu vojo.

La sekva fojo kiam Israelo estis severe minacata estis en jaro 1967. Tiam la najbaraj landoj de Israelo denove atakis la landon. Israelo transvivis ankaŭ tiun ĉi militon, kaj la defendado sukcesis tiel bone ke “novaj” teritorioj estis ekregitaj de Israelo. Ankaŭ tio estas objekto de viglaj debatoj kaj diskutoj, kaj precipe la motivo de la israela ekregado de tiuj “novaj” teritorioj estas grandskale pridiskutata kaj pridebatata. Ankaŭ rilate al tio troviĝas homoj kiuj pensas ke Israelo deziris pligrandiĝi kaj forpeli la araban loĝantaron per nemoralaj rimedoj kaj kaŝitaj planoj. La ĉefa kialo de la ekregado de tiuj ĉi teritorioj estis tamen denove la afero de sekureco. Oni ankaŭ konsideru ke Israelo ekhavis la regadon de tiuj teritorioj en defenda milito, ne en milito kiun ili mem lanĉis.

Sekvas anglalingva filmeto pri la sekurecaj konsideroj de Israelo. La filmeto estas spektinda kvankam oni ne komprenas la anglan, ĉar la grafiko donas bonan kaj klaran bildon pri la afero. Jen la filmeto kaj resumo en esperanto pri la aferoj prezentataj en la filmeto:

  • Ĉiu nacio havas rajtojn al sindefendo kaj al sekuraj landlimoj.
  • La distanco inter la Jordana Valo kaj la Mediteraneo estas nur 44 mejloj (70 km).
  • Israelo havas rajtojn al sekuraj landlimoj laŭ la rezolucio 242.
  • La Jordana Valo estas natura barilo inter Israelo kaj la najbaroj de Israelo. Por ke Israelo povus defendi sin, la lando devas regi la Jordanan Valon.
  • Israelo devas regi la montokreston, ĉar el la montokresto eblas por la malamiko pafi raketojn sur gravajn celojn ene de Israelo en okazaĵo de milito.
  • Se Israelo estus devigita retiriĝi al la armisticaj limoj de 1949 la distanco inter la limo kaj la Mediteraneo estus nur 9 mejloj (15 km), kiu estus neebla defendi. Tial Israelo devas regi la montokreston kaj senarmean palestinan ŝtaton.
  • La larĝaj landlimoj de Israelo ebligas ke militaviadiloj povas superflugi la landon dum nur kvar minutoj.
  • En malpli ol du minutoj malamika aviadilo povus penetri la aerspacon super la Jordana Valo kaj atingi Jerusalemon. Tial Israelo devas regi la aerspacon super Cisjordanio.
  • Por ke Israelo povus defendi sin, la lando devas regi la ĉefvojojn.

Estas gravege memori ke Israelo deziras kaj aspiras pacon. Aranĝoj faritaj de Israelo pro sekurecaj kialoj estas ofte miskomprenataj kaj per tio homoj kulpigas Israelon pri deziro pligrandiĝi kaj fari “etnan purigadon”. La agadoj de Israelo dum la historio tamen montras la malon. Israelo forlasis la Sinajan Duoninsulon kaj paciĝis kun Egiptio. Israelo ankaŭ forlasis la Gaza-strion kaj la sudan Libanon kaj paciĝis kun Jordanio. Tio tute kaj plene kontraŭdiras la asertojn kiujn oni kelkfoje aŭdas ke Israelo volus pligrandiĝi kaj forpeli la arabojn. Tio kontraŭe montras ke Israelo vere aspiras kaj deziras pacon.

La lasta teritorio por kiu ne troviĝas iu fina interkonsento estas Cisjordanio. Israelo ne povas lasi tiun ĉi teritorion kiam ajn kaj kiel ajn, ĉar la situacio en la regiono estas tiel nesekura. Irano minacas per sia nuklea programo kaj la irana prezidento elbuŝigis kelkfoje ke Israelo devus esti forviŝita el la mapo. Hizbulaho havas 30 000 – 40 000 raketojn en suda Libano kaj Hamaso minacas en la sudo. Israelo povas malstriktigi la regadon de Cisjordanio kaj la Gaza-strio nur kiam la sekureca situacio estas tia ke tio eblas. Dume Israelo devas regi tiujn teritoriojn. Tiuj aferoj estas konsiderendaj kiam oni parolas pri la konflikto inter Israelo kaj ties malamikoj. Ni devas havi la faktojn kaj ne distordi la informojn por kulpigi Israelon pri kaŝitaj planoj kaj aliaj malicaĵoj.

La sekureca situacio de tiu ĉi regiono estis streĉita ekde la naskiĝo de Israelo. La milithistorio de tiu ĉi regiono estas unika. Tiaĵo neniam okazis en alia regiono en la mondo, sed se tiaĵo estus okazinta, tiu koncerna lando tutcerte estus agadinta en sama maniero kiel Israelo estas agadinta.

La judoj estas la plej persekutata kaj mistraktata popolo en nia mondo kaj Israelo estas la plej kritikata, pridubata kaj minacata lando en la mondo. Tiuj du aferoj estas ligitaj al unu la alia. Ni nepre devas kompreni tiujn ĉi cirkonstancojn antaŭ ol eldiri aferojn pri tiu ĉi konflikto. Israelo ne estas aganta pro iuj malicaj kialoj – la lando estas aganta pro sekurecaj kialoj. Tio estu la fundamenta elirpunkto en ĉia rezonado pri tiu ĉi konflikto. Aliokaze ni vojerariĝas kaj tio estus malbonege.

Nia deziro ja estas la paciĝo de tiu ĉi regiono kaj tial oni devas vidi la sincerajn dezirojn kaj aspirojn de la juda ŝtato atingi pacon. Tial oni ankaŭ devas cedi ĉiun pensadon ke Israelo kaj la judoj farus malicaĵojn. Tian pensmanieron oni povus konsideri kiel kontraŭjudisman, ĉar oni ne pensas tiel pri aliaj popoloj aŭ landoj.

La juda ŝtato ne faras malicaĵojn – la juda ŝtato batalas por sia ekzisto. Kiel rezulto de tio la lando devis forpeli parton de sia araba loĝantaro, ĉar ĝi estis ribelema kaj batalema. Kaj ankaŭ kiel rezulto de tio la lando devas daŭre regi la Gaza-strion kaj Cisjordanion – kaj faros tion ĝis la tago de paciĝo. Dume ni ne kulpigu Israelon pri kaŝitaj planoj aŭ aliaj malicaj aferoj, sed favoru la paciĝon per kontraŭbatalado de la mensogoj kaj malveraĵoj kiuj troviĝas pri tiu ĉi ununura juda ŝtato. Tiel la tago de paciĝo eble povas veni pli frue.

Tiu ĉi afiŝo estas publikigita en tri lokoj samtempe: miajpripensadoj.wordpress.com, Esperanto.com kaj Ipernity. Listo de ĉiuj artikoloj.