Tom Nylund's articles with the keyword: Hamas

  • Kiel atingi pacon inter Israelo kaj la palestinanoj?

    - 12 May 2011
    Ŝajnas ke la atingado de paco inter Israelo kaj la palestinanoj estas eterna projekto kvankam oni multe faris por klopodi atingi pacon. Oni tamen devas esti preta vidi historiajn faktojn. La historio montras ke pliigo de palestina memdetermino aŭtomate signifis plikreskon de perforto kaj terorismo. En la 1990-aj jaroj estis starigita la Palestina Aŭtoritato. La plejmulto de la palestinaj araboj subiĝis al tiu ĉi aŭtoritato. Sed tiu ĉi paŝo ne signifis plian pacecon, sed estis lanĉita d…

  • Okazegis: Jerusalemo, suda Israelo kaj la Gaza-strio

    - 27 Mar 2011
    Dum longa tempo estis sufiĉe maltrankvile en Israelo, sed en decembro la raketatakoj el la Gaza-strio pliintensiĝis. Dum la pasinta semajno estis tre maltrankvile. Merkrede en Jerusalemo okazis teroratako. Bombo eksplodis ĉe bushaltejo. Mortis unu virino kaj vundiĝis dekoj da homoj. Temis pri la unua teroratako de tiu speco en multaj jaroj. Jen filmeto kiu montras la lokon post la teroratako: Dum la pasinta semajno ankaŭ pluvis multe da raketoj kaj grenado…

  • Pluraj dekoj da grenadoj el la Gaza-strio en sudan Israelon

    - 19 Mar 2011
    Hodiaŭ matene estis pluraj dekoj da grenadoj pafitaj en sudan Israelon el la Gaza-strio. Du homoj negrave vundiĝis, unu konstruaĵo damaĝiĝis kaj la loĝantaro estis admonita eniri en la bombŝirmilojn. Hieraŭ estis dek grenadoj pafitaj. Silentas la mondo, sed imagu se Israelo estus pafinta grenadojn en la Gaza-strion! Tiuokaze la tuta mondo plendkriegus kaj la Konsilio de Sekureco de Unuiĝintaj Nacioj tuj kunsidus. Hieraŭ fortoj amikaj al la registaro en Jemeno buĉis 40 manifestacian…

  • Armilkolektemuloj

    - 17 Mar 2011
    Marde la israelaj mardefendaj fortoj en la Mediteraneo haltigis ŝipon kiu estis transportanta armilojn en Egiption. La celo estis ke la armiloj estus transportotaj pluen en la Gaza-strion de Egiptio tra la tuneloj kiuj estas sub la landlimo inter Egiptio kaj la Gaza-strio. La armiloj devenis de Irano (troviĝis perslingva manlibro inter la armiloj). En la ŝipo troviĝis 50 tunoj da armiloj, interalie kontraŭŝipaj C-704 misiloj kiuj havas atingokapablon de 35 km kaj eksplodpintaĵon de 130 kg…

  • Flugantaj malobservoj de la homaj rajtoj

    - 15 Feb 2011
    En nia mondo daŭre okazas du fenomenoj. Ĉi tiuj du fenomenoj estas ligitaj al unu la alia. 1) Teroristoj en la Gaza-strio daŭre pafas raketojn kaj grenadojn en sudan Israelon. 2) La mondo silentas kaj fermas la okulojn antaŭ ĉi tiu unua fenomeno. Jen anglalingva listo pri la raketoj kaj grenadoj pafitaj en sudan Israelon dum ĉi tiu jaro: http://en.wikipedia.org/wiki/List_of_Palestinian_rocket_attacks_on_Israel,_2011 Se vi ne komprenas la anglan, bonvolu traduki la paĝon en iun…

  • Francaj teroristoj pafis raketojn en sudan Brition!

    - 06 Jan 2011
    Imagu se francaj teroristoj pafus raketojn en sudan Brition. Se tio okazus, kiel la mondo reagus? Kiel Britio reagus? Kiel Britio agadus? Ĉiuj havas la respondojn al tiuj demandoj. Britio forte reagus. La mondo forte reagus. Kaj Britio tutcerte agadus por halti tian teroradon. Sed ĉu vi scias ke en la mondo troviĝas lando kiu daŭre frontas tian teroradon? La 1-an de januaro Vespere grenado estis pafita fare de palestinanoj el la Gaza-strio. La grenado falis proksime al kibu…

  • Kial nur malĝojigaj novaĵoj el Mezoriento?

    - 22 Dec 2010
    Ekde lundo almenaŭ 18 grenadoj kaj raketoj estis pafataj el la Gaza-strio en sudan Israelon de Hamaso kaj aliaj terororganizaĵoj. Kassam-raketo eksplodis proksime al infanejo en kibuco marde matene vundante 14-jaran knabinon kaj ŝokante plurajn aliajn. Tia pafado klare estas malobservado de internaciaj leĝoj. Krome tia pafado malobservas plurajn rezoluciojn de la Konsilio de Sekureco. Ĉu vi legis pri tiuj aferoj en via gazeto? Plej verŝajne ne, ĉar amaskomunikiloj ne raportas kiam Israel…

  • Denove kelkaj vortoj koncerne kial mi blogas pri Israelo

    - 09 Dec 2010
    Mi jam antaŭe skribis koncerne kial mi blogas pri Israelo . En tiu ĉi artikolo mi donas pli da informoj koncerne kial mi blogas pri tiu lando. Bedaŭrinde tia blogo kiel la mia aŭtomate enhavas sufiĉe multe da mencioj pri militado kaj aliaj malĝojaĵoj. Estas tamen neeble ne mencii tiaĵojn blogante pri Israelo kaj la konflikto en kiu tiu lando estas. En la antaŭa blogaĵo koncerne kial mi blogas pri Israelo, mi skribis ke la internacia komunumo, la mondaj estroj kaj politikistoj, ŝajna…

  • Kial mi blogas pri Israelo?

    - 09 Nov 2010
    Troviĝas ŝablono ke kiam Israelo sin defendas oni emas kritiki kaj pridubi la landon pri tio. Kompreneble oni rajtas kritiki kaj pridubi Israelon, sed tio devas okazi surbaze de la samaj principoj laŭ kiuj oni kritikas aliajn landojn. Sed tiel ne estas. Dum la kvin lastaj jaroj estis tri okazaĵoj kiam oni malĝuste kaj maljuste kritikis kaj pridubis Israelon: la milito en Libano en la somero 2006, la milito en la Gaza-strio en la vintro 2008-2009 kaj la okazaĵoj lige kun la ŝiparo al la Gaza-…

  • Relativa trankvilo – sed ne paco

    - 13 Sep 2010
    Pri kio temas la israela-palestina konflikto, kiu ŝajnas esti eterna kaj tre malfacile solvebla? Kio estas la problemo? Pri tio oni fakte povas sin demandi. La nuntempa situacio ŝajnas esti relative trankvila – sed en la regiono ne estas paca etoso. Cerbumante pri la konflikto antaŭ kelkaj tagoj, mi pensis pri la ĵus komenciĝintaj intertraktoj. La intertraktoj celas du aferojn: pacon kaj sendependan palestinan ŝtaton. Mi cerbumis pri kiel tiuj du aferoj estas ligitaj al unu la alia.…

  • La demonecigo de Israelo

    - 29 Aug 2010
    Israelo estas ofte priskribita per la jenaj vortoj: Israelo malobservas internaciajn leĝojn. Israelo devus esti punita pro sia aĉa konduto. Israelo estas reĝimo. Israelo estas rasisma ŝtato. Israelo estas apartisma ŝtato (apartheid). Israelo estas nazia ŝtato. Sekvas kelkaj pripensadoj pri tiuj ĉi priskriboj: Oni fakte ne priskribas aliajn landojn per tiaj vortoj – nur Israelon. Tio estas malbonege, konsiderante ke Israelo estas la ununura demokratio en Mezoriento. Israelo…

  • La sekurecaj konsideroj de Israelo

    - 26 Aug 2010
    Parolante pri la konflikto inter Israelo kaj ties malamikoj oni devas konsideri la cirkonstancojn en kiuj Israelo estis kaj estas. La tuta konflikto devus esti unika. Neniu alia lando geografie tiel malgranda estis tiel multajn fojojn atakita de tiel multaj landoj. Israelo estis atakita en 1948, 1967 kaj 1973. Tiuj spertoj de Israelo postulis ke la lando devis fari aranĝojn rilatantajn al sekureco – samkiel ĉiu ajn alia lando farus estante en simila situacio. La unua severa…

  • Judoj kun ses brakoj

    - 20 Aug 2010
    Parolo de la hispana ĵurnalistino, skribistino kaj eksa politikistino Pilar Rahola. Kunveno en Barcelono kun cento da advokatoj kaj juĝistoj antaŭ unu monato. Ili kunvenis por aŭskulti miajn opiniojn pri la mezorienta konflikto. Ili scias ke mi estas hereza ŝipo en la ŝiprompiĝo de “soleca pensado” koncerne Israelon, kiu regas en mia lando. Ili volas aŭskulti min, ĉar ili demandas al si, se Pilar estas serioza ĵurnalistino, kial ŝi riskas perdi sian fidindecon defendante la fiulojn,…

  • Mi ne povas silenti

    - 15 Aug 2010
    Troviĝas popolo kiu estis mistraktata kaj persekutata pli ol ĉiuj aliaj popoloj. Troviĝas ankaŭ lando kiu estas mistraktata, minacata, malamata kaj pridubata pli ol ĉiuj aliaj landoj. Mi parolas pri la judoj kaj ilia lando Israelo. Kiam Israelo defendas sin la tuta mondo reagas. Stratoj kaj urboplacoj pleniĝas de homoj kiuj manifestacias kontraŭ Israelo. Krome la monda amaskomunikilaro raportas detale pri la defendaj agoj de Israelo – plejofte en kritika kaj priduba etoso. La Konsilio de…

  • Kiu deziras pacon, kiu provokas?

    - 04 Aug 2010
    Dum la lastaj tagoj okazis tri malobservoj de la limoj de Israelo. Vendrede la 30-an de julio raketo trafis Aŝkelon. La eksplodo detruis veturilojn kaj damaĝis konstruaĵojn, sed ne vundiĝis homoj. Lunde la 2-an de aŭgusto ses raketoj estis pafitaj el Sinajo, Egiptio. Du raketoj surteriĝis ene de la limoj de la israela urbo Ejlato. Unu raketo surteriĝis en Akabo, Jordanio, proksime de hotelo. Unu homo mortis kaj tri vundiĝis. Marde la 3-an de aŭgusto la libana armeo atakis la armeon d…

  • Ĉu la palestinaj araboj havis eblojn fondi propran ŝtaton?

    - 01 Aug 2010
    La palestinaj araboj multfoje havis eblojn fondi propran sendependan ŝtaton, sed ili rifuzis la proponojn. En 1937 la Peel-komisiono proponis dispartigon de la teritorio en unu araba kaj unu juda ŝtato, sed la araboj rifuzis tion. En jaro 1939 la britoj proponis blankan libron, sed la araboj rifuzis ĝin. En 1947 UN proponis dispartigon de la teritorio en unu araba kaj unu juda ŝtato. La judoj akceptis tiun ĉi proponon, sed la araboj rifuzis ĝin. Inter 1948 kaj 1967 Cisjordanio es…

  • Kasamraketo trafis Aŝkelon

    - 31 Jul 2010
    Bildteksto: La policistoj levis la eksplodintan raketon el la kavo kaŭzita de ĝi en Aŝkelon la 30-an de julio. (Bildo: Reuters-TV) El la Gaza-strio estis kasamraketo pafita en la israelan urbon Aŝkelon vendrede matene. La eksplodo detruis veturilojn kaj damaĝis konstruaĵojn, sed ne vundis homojn. La avertfajfilego komencis sonori, kiam oni observis ke la raketo de perimetro de 122 milimetroj estis fluganta renkonte la urbon. Du homoj estis flegitaj pro ŝoko kaŭzita de la teroratako…

25 articles in total